Ensaluti

Memoru min

LA VORTARO VORTARO*

Por malfermi la vortaron, alklaku la supran butonon. Klarigoj pri kiel uzi la vortaron troveblas ĉe "Helppaĝoj".

>“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”>

Helpo: * ? Pli....

LA TUJMESAĜILO TUJMESAĜILO*

Per ĉi tiu tujmesaĝilo vi povas babili kun aliaj uzantoj de lernu!. Por ekigi la mesaĝilon, alklaku unu el la supraj butonoj. Pliaj informoj troveblas ĉe "Helppaĝoj".

Helpo * *

/ Lernado /

Lingvodemandoj

Kiel uzi mallongigojn?

Klarigo

Skribante en Esperanto, oni tre ofte uzas diversajn mallongigojn. Sed ĉiam necesas memori, ke se tio, kion oni skribas, estos ne nur por privata uzo, tiam ĉiuj uzataj mallongigoj devas esti facile kompreneblaj ankaŭ al aliaj personoj. En Esperanto ekzistas jam multaj oficiale akceptitaj mallongigoj, kiuj estas facile komprenataj de ĉiuj Esperantistoj. Ĉi-sube estas mallonga listo de tiaj mallongigoj, kiuj laŭ nia opinio plejofte renkontiĝas en diversaj tekstoj.

bv. (bonvolu) - bonvolu
ĉ. (ĉirkaŭ) - ĉirkaŭ
div. (diversaj) - diversaj
d-ro (doktoro) - doktoro
d-rino (doktorino) - doktorino
ekz. (ekzemple) - ekzemple
f-ino (fraŭlino) - fraŭlino
ges-roj (gesinjoroj) - gesinjoroj
h. (horo) - horo
i.a. (interalie) - interalie
inkl. (inkluzive) - inkluzive
k (kaj) - kaj
k.a. (kaj aliaj) - kaj aliaj
k.c. (kaj ceteraj) - kaj ceteraj
k.s. (kaj simile) - kaj simile
k.t.p. (kaj tiel plu) - kaj tiel plu
n.b. (notu bone) - notu bone
n-ro (numero) - numero
p. (paĝo) - paĝo
P.S. (postskribo) - postskribo
red. (redaktoro) - redaktoro
rim. (rimarko) - rimarko
s-ro (sinjoro) - sinjoro
s-ino (sinjorino) - sinjorino