
Por malfermi la vortaron, alklaku la supran butonon. Klarigoj pri kiel uzi la vortaron troveblas ĉe "Helppaĝoj".
“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”
Helpo: * ? Pli....
En Esperanto per la finaĵo -n oni indikas akuzativon. Tiun finaĵon povas havi substantivoj, adjektivoj, personaj pronomoj, korelativaj vortoj (kiuj finiĝas per -u, -o, -a kaj -e) kaj adverboj kun la finaĵo -e, kiuj indikas lokon. Akuzativo devas esti uzata en jenaj okazoj:
1. por montri la rektan objekton de verbo. En Esperanto tio permesas ŝanĝi la vortordon de la frazo sen ŝanĝi la signifon.
Ŝi vidas lin. - Ŝi vidas lin.
Ŝin vidas li. - Ŝin vidas li.
Li vidas ŝin. - Li vidas ŝin.
Lin vidas ŝi. - Lin vidas ŝi.
2. anstataŭ prepozicioj por montri tempon, mezuron ktp.
Mi dormis dum unu horo. - Mi dormis unu horon. (Mi dormis unu horon.)
En lundo mi vizitos vin. - Lundon mi vizitos vin. (Lundon mi vizitos vin.)
En la 22-a de junio mi venos. - La 22-an de junio mi venos. (La 22-an de junio mi venos.)
Mi estas je 20-metra distanco de vi. - Mi estas 20 metrojn for de vi. (Mi estas 20 metrojn for de vi.)
Li estas je du metroj alta. - Li estas du metrojn alta. (Li estas du metrojn alta.)
3. por montri direkton aŭ celon de movo.
Mi kuras en la arbaro. - Mi kuras en la arbaro.
Mi kuras en la arbaron. - Mi kuras en la arbaron.
Mia amiko iras trans la strato. - Mia amiko iras trans la strato.
Mia amiko iras trans la straton. - Mia amiko iras trans la straton.
Li saltas sur la tablo. - Li saltas sur la tablo.
Li saltas sur la tablon. - Li saltas sur la tablon.
Same post adverboj, kiuj indikas lokon.
Mi estas hejme. - Mi estas hejme.
Mi iras hejmen. - Mi iras hejmen.
Vi estas tie. - Vi estas tie.
Vi kuras tien. - Vi kuras tien.
Estas prepozicioj, kiuj havas du signifojn; kun nominativo ili indikas la lokon, kie io troviĝas, kun akuzativo ili montras la celon, al kiu io moviĝas. Tiaj prepozicioj estas: sur, sub, en, apud, antaŭ, malantaŭ, post, inter, trans, ekster, super, ĉirkaŭ, kontraŭ.
sur la tablo - sur la tablo
sur la tablon - sur la tablon
sub la domo - sub la domo
sub la domon - sub la domon
Sed estas prepozicioj, post kiuj neniam estas uzata akuzativo: al, ĝis, de, el ,da, pri, pro, por, per, kun, sen, je, dum, laŭ, malgraŭ, kaj prefere ne kun: tra, preter. Post ĉi tiuj prepozicioj oni ĝenerale uzas nur la bazan vortformon sen -n.
pri la knabo - pri la knabo
al la urbo - al la urbo
kun mia amiko - kun mia amiko
Se substantivo havas la finaĵon -n, tiam ankaŭ ĉiuj adjektivoj, posedaj pronomoj kaj korelativaj vortoj, kiuj rekte rilatas al la substantivo, ankaŭ havu la saman finaĵon. La finaĵo -n estas skribata ankaŭ post la plurala finaĵo -j:
Mi aĉetis tiun grandan domon. - Mi aĉetis tiun grandan domon.
Mi aĉetis tiujn tri grandajn domojn. - Mi aĉetis tiujn tri grandajn domojn.
Mi iras en mian belan domon. - Mi iras en mian belan domon.
Mi promenis tre longan tempon. - Mi promenis tre longan tempon.
Mi promenis kelkajn tagojn. - Mi promenis kelkajn tagojn.
Iun belan tagon mi revenos. - Iun belan tagon mi revenos.
Estu atentemaj pri uzado de akuzativo, ĉar aldono de la finaĵo -n povas tute ŝanĝi sencon de la frazo. Analizu la jenajn frazojn:
Mi ŝatas manĝi tion pli ol vi. - Mi ŝatas manĝi tion pli ol vi.
Mi ŝatas manĝi tion pli ol vin. - Mi ŝatas manĝi tion pli ol vin.
Mi amas ŝin same forte kiel vi. - Mi amas ŝin same forte kiel vi.
Mi amas ŝin same forte kiel vin. - Mi amas ŝin same forte kiel vin.
Vi farbas la domon ruĝan. - Vi farbas la domon ruĝan.
Vi farbas la domon ruĝa. - Vi farbas la domon ruĝa.