Ensaluti

Memoru min

LA VORTARO VORTARO*

Por malfermi la vortaron, alklaku la supran butonon. Klarigoj pri kiel uzi la vortaron troveblas ĉe "Helppaĝoj".

>“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”>

Helpo: * ? Pli....

LA TUJMESAĜILO TUJMESAĜILO*

Per ĉi tiu tujmesaĝilo vi povas babili kun aliaj uzantoj de lernu!. Por ekigi la mesaĝilon, alklaku unu el la supraj butonoj. Pliaj informoj troveblas ĉe "Helppaĝoj".

Helpo * *

/ Lernado /

Lingvodemandoj

Ofta eraro

Erara frazo: "Mi ne havas la eblecon tion fari."
Ĝusta frazo: "Mi ne havas la eblon tion fari."

Mallonga klarigo

Multaj uzas "ebleco", kiam fakte temas pri "eblaĵo" (= "io, kio estas ebla"), i.a. pro influo de naciaj lingvoj. Oni tiam uzu "eblaĵo" aŭ eĉ pli bone la mallongan formon "eblo". Ekzistas okazoj, kiam la vorto "ebleco" estas bona, ekzemple:

La ebleco ke pluvos morgaŭ estas granda.

"Ebleco" tie signifas "grado/mezuro, kiel ebla io estas". Rimarku, ke la mallonga formo "eblo" povas havi ambaŭ signifojn: kaj "eblaĵo", kaj "ebleco". Se oni hezitas inter "ebleco" kaj "eblaĵo", estas do pli sekure ĉiam uzi la formon "eblo". Diru do:

  • Mi ne havas eblon fari tion.
  • La du ebloj de morgaŭa vetero estas pluvo kaj nuboj.
  • Ni havas multajn diversajn eblojn.

Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko (PMEG)

Pli profunda klarigo en Esperanto.


Reen