Ensaluti

Memoru min

LA VORTARO VORTARO*

Por malfermi la vortaron, alklaku la supran butonon. Klarigoj pri kiel uzi la vortaron troveblas ĉe "Helppaĝoj".

>“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”>

Helpo: * ? Pli....

LA TUJMESAĜILO TUJMESAĜILO*

Per ĉi tiu tujmesaĝilo vi povas babili kun aliaj uzantoj de lernu!. Por ekigi la mesaĝilon, alklaku unu el la supraj butonoj. Pliaj informoj troveblas ĉe "Helppaĝoj".

Helpo * *

/ Lernado /

Lingvodemandoj

Kiam uzi la verban finaĵon –u?

Klarigo

La verba finaĵo –u per si mem ne montras la tempon de la ago, ĝi estas uzata por esprimi volon (ne gravas ĉu temas pri ordono, peto aŭ deziro).
Rakontu pri via vojaĝo! - Rakontu pri via vojaĝo!
Diru vian nomon! - Diru vian nomon!

En la supraj ekzemploj la verboj estas uzataj sen subjekto, en tiaj kazoj oni subkomprenas la duapersonan pronomon vi.
Venu rapide! = Venu vi rapide! (Venu rapide!)
Manĝu! = Manĝu vi! (Manĝu!)
Estu kun mi! = Vi estu kun mi! (Estu kun mi!)
Kara, donu al mi tion. = Kara, vi donu al mi tion. (Kara, donu al mi tion.)

Sed forlasi la pronomon vi eblas nur en ĉeffrazoj, en subfrazoj oni nepre uzu ĝin.
Legu la libron. - Legu la libron.
Mi volas, ke vi legu la libron. - Mi volas, ke vi legu la libron.

Por la ceteraj personoj (unua kaj tria) kaj en ĉeffrazoj kaj en subfrazoj oni nepre devas uzi la verbon kun koncerna pronomo, alikaze oni pensus, ke temas pri la dua persono.
Ni komencu! - Ni komencu!
Mi estu! - Mi estu!
Ĉu ni jam iru tien? - Ĉu ni jam iru tien?
Ili mem faru tion! - Ili mem faru tion!
Kiel mi komprenu tion? - Kiel mi komprenu tion?
Ŝi aĉetu, kion ŝi bezonas. - Ŝi aĉetu, kion ŝi bezonas.

La finaĵo –u estas uzata ankaŭ en subfrazoj post la subjunkcioj ke kaj por ke, se la ĉeffrazo iel montras volon, celon ks. Atentu, ke ĉi tiu regulo validas eĉ tiam, kiam la verbo de la ĉefa frazo havas iun alian tempon.
Ili volas, ke vi laboru. - Ili volas, ke vi laboru.
Mi multe legos, por ke poste mi povu bone prelegi. - Mi multe legos, por ke poste mi povu bone prelegi.
Skribu la leteron tuj, por ke ni sendu ĝin ĝustatempe. - Skribu la leteron tuj, por ke ni sendu ĝin ĝustatempe.
Ŝiaj gepatroj petis, ke li morgaŭ vizitu ilin. - Ŝiaj gepatroj petis, ke li morgaŭ vizitu ilin.

Por ke vi pli bone komprenu uzadon de la finaĵo –u en subfrazoj, bonvolu kompari la jenajn frazojn:
Ŝi diris, ke ŝi venos morgaŭ. - Ŝi diris, ke ŝi venos morgaŭ.
Mi petis, ke ŝi venu morgaŭ. - Mi petis, ke ŝi venu morgaŭ.
Mi ĝojas, ke vi bone fartas. - Mi ĝojas, ke vi bone fartas.
Mi deziras, ke vi fartu bone. - Mi deziras, ke vi fartu bone.
Mi kuris tiel rapide, ke li ne povis kapti min. - Mi kuris tiel rapide, ke li ne povis kapti min.
Mi volis kuri tiel rapide, ke li ne povu kapti min. - Mi volis kuri tiel rapide, ke li ne povu kapti min.

Aparte atentindas uzado de la verbo bonvolu. Ĝi estas uzata por esprimi pli ĝentile sian volon. Post la verbo bonvolu oni ĉiam uzu infinitivan formon de la verbo.
Bonvolu sidi ĉi tie! - Bonvolu sidi ĉi tie!
Bonvolu veni morgaŭ - Bonvolu veni morgaŭ!
Bonvolu esti ĝentila! - Bonvolu esti ĝentila!

Ekzercoj

Nivelo 1 Nivelo 2