Ensaluti

Memoru min

LA VORTARO VORTARO*

Por malfermi la vortaron, alklaku la supran butonon. Klarigoj pri kiel uzi la vortaron troveblas ĉe "Helppaĝoj".

>“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”>

Helpo: * ? Pli....

LA TUJMESAĜILO TUJMESAĜILO*

Per ĉi tiu tujmesaĝilo vi povas babili kun aliaj uzantoj de lernu!. Por ekigi la mesaĝilon, alklaku unu el la supraj butonoj. Pliaj informoj troveblas ĉe "Helppaĝoj".

Helpo * *

Detala gramatiko

4 Adjektivoj

Adjektivoj montras ecojn, kvalitojn, apartenojn, rilatojn k.s. Adjektivoj havas en Esperanto A-finaĵon:

  • longa = havanta multe da longo

  • ruĝa = havanta ruĝon kiel econ

  • bona = karakterizata de bono

  • inteligenta = havanta inteligenton, karakterizata de inteligento

  • homa = rilata al homoj

  • malaperinta = tia, ke ĝi jam malaperis

Ankaŭ posedaj pronomoj kaj vicordaj nombrovortoj estas adjektivoj, sed en tiuj vortoj la A-finaĵo havas specialan signifon.

Post A-finaĵo povas sekvi J-finaĵo por pluralo, kaj akuzativa N-finaĵo. Oni ankaŭ povas meti ambaŭ, sed ĉiam J antaŭ N:

longajlonganlongajn
ruĝajruĝanruĝajn
miajmianmiajn
sesajsesansesajn

4.1 Uzo de adjektivoj

Adjektivoj estas uzataj precipe por priskribi substantivojn.

4.1.1 Epitetaj adjektivoj

Adjektivoj povas roli kiel epitetoj de substantivoj (rekte priskribantaj adjektivoj). Epitetaj adjektivoj staras plej ofte antaŭ la substantivo, sed ili povas stari ankaŭ post ĝi. povas esti adjektivoj samtempe antaŭ kaj post la sama substantivo:

  • granda domo

  • domo granda

  • la tago longa

  • la longa tago

  • fama Franca verkisto

  • fama verkisto Franca

  • Lingvo Internacia (la origina nomo de Esperanto)

Epiteta adjektivo, kiu staras post sia substantivo, estas ofte emfazita.

4.1.2 Predikativaj adjektivoj

Adjektivo povas ankaŭ priskribi ion predikative (pere de verbo):

  • La domo estas granda. Granda priskribas la substantivon domo pere de la verbo estas.

  • Tiuj ĉi verkistoj estas famaj. Famaj priskribas la substantivon verkistoj pere de estas.

  • Mi farbis mian domon blanka. Blanka priskribas la substantivon domon pere de la verbo farbis.

4.1.3 Priskribado de aliaj vortoj

Adjektivoj estas uzataj ankaŭ por priskribi substantivecajn vortetojn, ekz. personajn pronomojn, ordinare predikative:

  • Mi estas feliĉa.

  • Tiu estas mia.

  • Tio estas bona.

  • Ili fariĝis koleraj.

  • Ambaŭ ŝajnis dormantaj.

4.1.4 Substantiveca uzo de adjektivoj

Kiam adjektivo rolas kiel epiteto de substantivo, oni iafoje forlasas la substantivon. Tiam la adjektivo kvazaŭ mem transprenas la rolon de substantivo. Tio eblas, kiam la kunteksto klare montras, kiu substantivo estu subkomprenata:

  • La palaco de la imperiestro estis la plej belega [palaco] en la mondo.

  • Mi ne volas tiun ĉi supon, donu al mi alian [supon].

  • Tro malmultaj [homoj/aŭskultantoj] venis.

  • Kelkaj [personoj] el ni alvenis malfrue.

  • Ni ambaŭ volas la saman [aferon]. (: Ni ambaŭ volas la samon.)

  • Vi estas la unuaj [personoj], kiujn mi vidas hodiaŭ matene.

  • Via pano estas malpli freŝa, ol mia [pano].

  • Estas nun la dua [horo].

  • Mi parolas la Francan [lingvon].

4.2 Adjektivecaj vortetoj

Iuj el la vortetoj en Esperanto povas roli adjektivece en frazo, sed ili ne havas A-finaĵon. Tiaj estas la tabelvortoj je A, U kaj ES, la vorteto ambaŭ kaj la numeraloj.