
Por malfermi la vortaron, alklaku la supran butonon. Klarigoj pri kiel uzi la vortaron troveblas ĉe "Helppaĝoj".
“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”
Helpo: * ? Pli....
Adverboj montras manierojn, lokojn, tempojn, kvantojn k.s. Adverboj havas en Esperanto E-finaĵon:
rapide = en rapida maniero, kun rapido
bele = en bela maniero, kun belo
urbe = en (la) urbo(j)
hejme = en la propra(j) hejmo(j)
tage = en (la) tago(j)
matene = en (la) mateno(j)
lunde = en (la) lundoj, en ĉiu lundo
normale = en normala maniero, en normalaj okazoj
multe = en granda kvanto
alveninte = post (la) alveno
Ĉe lokaj adverboj povas aperi la akuzativa finaĵo N por direkto: urben = "al la urbo(j)", hejmen = "al la propra(j) hejmo(j)". Sed adverbo neniam povas ricevi J-finaĵon.
Adverbo povas roli kiel adjekto de verbo:
Ili manĝas rapide. Rapide estas adjekto de manĝas, kaj montras la manieron de manĝado.
Urbe troviĝas multaj restoracioj. Urbe estas adjekto de troviĝas, kaj montras la lokon de la troviĝado.
Adverba adjekto povas ankaŭ rilati al tuta frazo:
Kompreneble mi iros. Kompreneble rilatas al la tuta frazo. Ĝi ne montras la manieron de irado, sed komentas la fakton, ke mi iros. Tiu tuta fakto estas komprenebla.
Adverbo povas ankaŭ roli kiel epiteto de adjektivo, de alia adverbo, kaj de adverbeca vorteto:
Ĝi estas sufiĉe granda.
Li manĝas terure multe.
Ili revenos treege baldaŭ.
Adverbo povas ankaŭ esti predikativa priskribo de infinitiva verbo aŭ de subfrazo:
Estas amuze labori. Amuze priskribas la vorton labori.
Multe maĉi estas necese por bona digesto.
Adjektivoj kaj adverboj estas tre similaj. La afero, kiun oni volas priskribi, decidas, ĉu oni uzu adjektivon aŭ adverbon.
Kvantaj adverboj povas esti uzataj kvazaŭ ili estus substantivoj: Sur la arbo sin trovis multe (aŭ multo) da birdoj.
Iuj el la vortetoj en Esperanto povas roli adverbece en frazo, sed ili ne havas E-finaĵon. Tiaj estas la tabelvortoj je E, EL, OM, AM kaj AL, la vortetoj pli kaj plej, la vorteto ne, la vortetoj ĉi, for, ankoraŭ, baldaŭ, hodiaŭ, hieraŭ, morgaŭ, jam, ĵus, nun, plu, tuj, ajn, almenaŭ, ankaŭ, apenaŭ, des, do, eĉ, ja, jen, jes, ju, kvazaŭ, mem, nur, preskaŭ, tamen, tre kaj tro. (Multaj gramatikoj nomas ankaŭ tiajn vortetojn simple "adverboj", sed en tiu ĉi gramatiko ili nomiĝas "adverbecaj vortetoj" por klare distingi ilin de tiuj adverboj, kiuj havas E-finaĵon.)