Ensaluti

Memoru min

LA VORTARO VORTARO*

Por malfermi la vortaron, alklaku la supran butonon. Klarigoj pri kiel uzi la vortaron troveblas ĉe "Helppaĝoj".

>“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”>

Helpo: * ? Pli....

LA TUJMESAĜILO TUJMESAĜILO*

Per ĉi tiu tujmesaĝilo vi povas babili kun aliaj uzantoj de lernu!. Por ekigi la mesaĝilon, alklaku unu el la supraj butonoj. Pliaj informoj troveblas ĉe "Helppaĝoj".

Helpo * *

Detala gramatiko

10.3.3 Je

Je estas prepozicio sen difinita signifo. La origina intenco estis, ke oni uzu je en ĉiuj abstraktaj okazoj, por kiuj ne ekzistas alia prepozicio. Tial en la frua tempo oni uzis je tre multe. Nuntempe je estas pli malofta, kaj montras precipe horon kaj mezuron. Ĝenerale oni evitu je, se pli bona alternativo ekzistas.

Ofte oni povas uzi N-finaĵon anstataŭ je, precipe por mezuro kaj tempopunkto.

10.3.3.1 Horo kaj aliaj tempopunktoj

  • Ni prenos la buson je dudek (minutoj) antaŭ la deka (horo).

  • Tio okazis je Pasko.

  • Je la lasta fojo mi permesas al vi fari tion.

10.3.3.2 Mezuro

  • Vi certe estas je duono da kapo pli alta ol mi. = ...duonon da kapo pli alta ol mi.

Ordinare oni uzas N-finaĵon por montri mezuron.

10.3.3.3 Manko, abundo kaj sopiro

  • Ĝi estas libera je mankoj. ...de mankoj.

  • Abram estis tre riĉa je brutoj, arĝento, kaj oro.

  • Glaso da vino estas glaso plena je vino. ...plena de vino.

  • Mi sopiras je mia perdita feliĉo ...mian perditan feliĉon / ...al mia perdita feliĉo..

10.3.3.4 Korpa anima stato

  • Ili suferas je astmo.

  • Ŝi gravediĝis je ĝemeloj.

  • Li malsaniĝis je profunda melankolio.

10.3.3.5 Korpoparton iel tuŝatan de preno, kapto, malsano k.s.

  • Li kaptis min je la brako. Je la brako montras mian brakon. Oni ankaŭ povas diri ĉe la brako. Por montri lian brakon (kiun li uzas por kapti min), oni uzu per.

  • Li estis lama je siaj ambaŭ piedoj.

10.3.3.6 Diversaj fiksitaj esprimoj

  • Ŝi kredas je Dio. Kredi je iu je io = "kredi, ke tiu tio vere ekzistas". Kredi ion, al io, pri io = "kredi, ke tio estas vera". Kredi al iu = "kredi, ke tiu diras la veron".

  • Je mia miro la afero sukcesis. = La afero sukcesis, kio mirigis min.

  • Mi vetis kun ŝi je dek dolaroj. La venkonto en la veto gajnos la dek dolarojn. Oni povas ankaŭ uzi pri.