
Por malfermi la vortaron, alklaku la supran butonon. Klarigoj pri kiel uzi la vortaron troveblas ĉe "Helppaĝoj".
“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”
Helpo: * ? Pli....
Nominativon (sen prepozicio, sen akuzativa finaĵo) oni uzas por la jenaj frazroloj:
Subjekto estas tiu, kiu faras la agon de la predikato. La subjekto estu ĉiam en nominativo:
La patro donis al mi dolĉan pomon..
Ili promenadis.
La soldato pafis.
Subite granda hundo alsaltis el inter la arbetaĵoj.
Ĉu vi aŭdis jam tiun historion?
La folioj faladis de la arboj.
Tio surprizis min.
Estis iam malgranda knabino.
Ŝi estas tre maljuna.
La frazrolo vokativo montras, al kiu la eldiraĵo estas celata. Vokativo tipe estas la nomo de la alparolato, eldirata aparte por veki ties atenton. Vokativo estas normale apartigita de la resto de la frazo per komo aŭ komoj. Vokativo estu ĉiam en nominativo:
Elizabeto, ĉu vi scias, kie la hundo estas?
Mi konstatis, kara Petro, ke vi ne estis en la lernejo hodiaŭ.
Mi deziras al vi bonan tagon, sinjoro! Oni titolas la alparolaton per la vorto sinjoro.
Estimata prezidanto, mi ŝatus fari jenan proponon.
Substantiva frazparto povas havi epiteton, kiu montras la identecon de la afero, normale per ĝia propra nomo. Tia nominacio staras ĉiam post sia ĉefvorto, kaj estu en nominativo:
Tio estis en la monato Majo. La monato nomiĝas "Majo". Majo estas nominacia epiteto de la vorto monato.
Ni vizitis la urbon Seulo.
La ĉefurbo de Britio estas Londono, sed ankaŭ en Kanado kaj Usono oni havas urbojn Londono.
Sinjoro Petro kaj lia edzino tre amas miajn infanojn.
Oni povas ofte enmeti kiu nomiĝas antaŭ nominacio: monato, kiu nomiĝas Majo; urbon, kiu nomiĝas Seulo; urbojn, kiuj nomiĝas Londono.
Ne uzu la prepozicion de antaŭ nominacio: *la urbo de Nov-Jorko*, *la ŝtato de Keralo*, *la popola respubliko de Ĉinio*. Ĝustaj estas nur: la urbo Nov-Jorko, la ŝtato Keralo, la popola respubliko Ĉinio.
Predikativo estas frazparto, kiu priskribas la subjekton aŭ la objekton pere de la predikato. Predikativo normale estas nominativa.
Ŝi estis terure malbela. Terure malbela estas priskribo de ŝi. La priskribo estas perata de la verbo estis.
La juna vidvino fariĝis denove fianĉino.
La ĝojo kaj surprizo faris lin muta!
Ĉemizojn, kolumojn, manumojn kaj ceterajn similajn objektojn ni nomas tolaĵo.
La verbo esti estas la ĉefa verbo, kiu ligas priskribon al subjekto. Aliaj priskribaj verboj estas ekz. (far)iĝi, ŝajni, montriĝi kaj nomiĝi.
Subjekta predikativo estas plej ofte adjektivo aŭ adjektiveca vorteto:
La patro estas sana. Sana estas priskribo de la patro.
La dentoj de leono estas akraj.
Ili fariĝis trankvilaj.
Ŝi aspektis kolera. Kun aspekti oni tamen tre ofte uzas adverban manieran adjekton anstataŭ adjektiva predikativo: En la novaj vestoj ŝi aspektis tiel elegante kaj bele..
Subjekta predikativo povas ankaŭ esti substantiva frazparto en nominativo:
Leono estas besto. Besto estas (speca) priskribo de leono.
Januaro estas la unua monato de la jaro.
Mi scias, kio mi estas.
Mia frato fariĝos doktoro.
Subjekta predikativo povas ankaŭ esti substantiva frazparto kun prepozicio. Tia priskribo montras econ. Oni povas ofte transformi tian priskribon en adjektivon:
Li estas hodiaŭ en kolera humoro. = Li estas hodiaŭ kolerhumora.
Ili estas de la sama speco.
Oni uzas adverbon kiel predikativon anstataŭ adjektivo, se la priskribata subjekto estas infinitivo aŭ subfrazo:
Resti kun leono estas danĝere.
Estas pli bone, ke ni tie ĉi manĝu kaj iru en la urbon vespere.
Oni uzas adverbon anstataŭ adjektivo ankaŭ kiam ne ekzistas subjekto. Tiam la predikativo priskribas la tutan situacion:
Estis al mi tiel terure! Estis terure estas ĝenerala priskribo de la situacio.
Ĉu hodiaŭ estas varme aŭ malvarme?
Se subjekto estas subkomprenata substantivo aŭ pronomo, oni kompreneble uzu adjektivan formon: La mastro traktis min tre bone, kaj estis tre afabla. = ...kaj li estis tre afabla. Estu kuraĝa! = Vi estu kuraĝa!
Kelkaj verboj povas peri priskribon de sia objekto. Kvankam tiaj predikativoj priskribas objekton, ili ne havas la finaĵon N:
Vi farbas la domon ruĝan. (= Vi farbas la ruĝan domon.) Ruĝan estas ĉi tie epiteto de la domon. = Vi farbas tiun domon, kiu jam estas ruĝa. Oni ne diras, kiun koloron ĝi nun ricevas.
Vi farbas la domon ruĝa. = Vi farbas la domon tiel, ke ĝi fariĝas ruĝa. Ruĝa estas predikativo de la domon, do objekta predikativo. La ruĝeco aperas pro la ago farbi. Oni ne diras, kiun koloron la domo antaŭe havis. (Oni povas ankaŭ diri: Vi farbas ruĝa la domon. Sed ne eblas: *Vi farbas la ruĝa domon.*)
Objekta predikativo povas esti adjektivo aŭ adjektiveca vorteto:
Ĉu vi farbos vian ruĝan domon verda?
Ne, ni preferas ĝin flava. = Ne, ni preferas, ke ĝi estu flava.
Ŝi trovis la Francajn vinojn tre bonaj. = Ŝi trovis, ke ili estas tre bonaj.
Neniam mi vidis lin tia. = Neniam mi vidis, ke li estas tia.
Iafoje ĉi tia adjektiva priskribo de objekto sence respondas al kiam-frazo, kaj montras staton, kiu ne dependas de la predikata ago. Tiam oni povas ja uzi akuzativon:
Ni lin trovis malvivan. = Ni lin trovis, kiam li estis malviva. La N de malvivan povas helpi al klareco, sed oni ankaŭ povas ĝin forlasi. Sen N-finaĵo la signifo ankaŭ povas esti: Ni lin trovis, kaj trovis, ke li estas malviva.
Mi ŝatas la matenmanĝajn ovojn malmolaj(n). = Mi ŝatas la matenmanĝajn ovojn, kiam ili estas malmolaj. Mi ŝatas, ke la matenmanĝaj ovoj estu malmolaj. Iuj uzas N en tiaj ĉi frazoj. Aliaj preferas adjektivon sen N. La signifodiferenco praktike estas nula.
Objekta predikativo povas esti substantiva frazparto en nominativo:
Mi elektis lin prezidanto. = Mi elektis lin, ke li estu prezidanto.
Vin mi volas fari mia edzo! = Mi volas fari tiel, ke vi estos mia edzo.
Ĉe iaj verboj oni povas alternative uzi kiel-esprimon: Ili elektis ŝin kiel kasiston.
Iafoje frazparto kun prepozicio povas esti objekta predikativo:
Ŝi lin trovas laŭ sia gusto. = Ŝi trovas, ke li estas laŭ ŝia gusto.
Mi preferas ĝin sen sukero.
Se la objekto estas infinitivo, oni uzas adverbon kiel objektan predikativon. Tio praktike okazas preskaŭ nur kun la verbo trovi en la speciala signifo "opinii (ke io estas ia)":
Ili trovis saĝe forkuri. (Ili opiniis, ke forkuri estas saĝe.)
Noto: Laŭ iuj gramatikistoj oni uzu adjektivon en tiaj frazoj, ĉar ili opinias, ke adverba formo povas esti miskomprenata kiel maniera adjekto. Ili do rekomendas, ke oni diru ekz. Ili trovis saĝa forkuri.
Se oni hezitas, ĉu temas pri epiteto aŭ objekta predikativo, oni povas anstataŭigi la objekton per pronomo (lin, ŝin, ĝin, ilin k.s.). Epiteton oni tiam emas forpreni, ĉar ĝi estas parto de la objekto. Predikativon oni tamen emas konservi, ĉar ĝi estas memstara frazparto necesa por la senco de la frazo: Ĉu vi farbas la domon ruĝan? → Ĉu vi farbas ĝin? Ruĝan estas epiteto. Ĉu vi farbas la domon ruĝa? → Ĉu vi farbas ĝin ruĝa? Ruĝa estas objekta predikativo.