Ensaluti

Memoru min

LA VORTARO VORTARO*

Por malfermi la vortaron, alklaku la supran butonon. Klarigoj pri kiel uzi la vortaron troveblas ĉe "Helppaĝoj".

>“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”>

Helpo: * ? Pli....

LA TUJMESAĜILO TUJMESAĜILO*

Per ĉi tiu tujmesaĝilo vi povas babili kun aliaj uzantoj de lernu!. Por ekigi la mesaĝilon, alklaku unu el la supraj butonoj. Pliaj informoj troveblas ĉe "Helppaĝoj".

Helpo * *

Detala gramatiko

3 Substantivoj

Substantivoj estas nomoj de aferoj, konkretaĵoj, abstraktaĵoj, homoj, bestoj, fenomenoj, agoj, kvalitoj, specoj, individuoj k.t.p. Substantivoj havas en Esperanto O-finaĵon:

  • tablo = nomo de konkretaĵo

  • hundo = nomo de bestospeco

  • saĝo = nomo de kvalito

  • amo = nomo de sento

  • kuro = nomo de ago

  • martelado = nomo de agado

  • Petro = nomo de persono

  • Jokohamo = nomo de urbo

Post substantiva O-finaĵo povas sekvi J-finaĵo por pluralo, kaj akuzativa N-finaĵo. Oni ankaŭ povas meti ambaŭ, sed ĉiam J antaŭ N:

tablojtablontablojn
hundojhundonhundojn

Oni povas anstataŭigi la substantivan finaĵon O per apostrofo, sed nur kiam ne sekvas J N: hund' = hundo, saĝ' = saĝo, am' = amo, kur' = kuro, Jokoham' = Jokohamo.

3.1 Uzo de substantivoj

Substantivoj, pli ĝuste frazpartoj kun substantivo kiel ĉefvorto, rolas en frazoj precipe kiel subjekto, objekto, adjekto vokativo, sed ili ankaŭ povas roli kiel suplementa predikativa priskribo de alia vorto:

  • La bona virino trankviligis sian soifon. La frazparto la bona virino (kies ĉefvorto estas la substantivo virino) rolas kiel subjekto.

  • Mi vidas leonon. La substantivo leonon rolas kiel objekto (kaj havas tial la akuzativan finaĵon -N).

  • Ludoviko, donu al mi panon. La frazparto Ludoviko rolas kiel vokativo.

  • Sur la fenestro kuŝas krajono kaj plumo. La substantiva frazparto sur la fenestro rolas kiel loka adjekto (kaj havas tial la lokan prepozicion sur).

  • La dentoj de leono estas akraj. La substantiva frazparto de leono rolas kiel poseda suplemento de la substantiva frazparto la dentoj (kaj havas tial la prepozicion de).

  • Mi estas muzikisto. La substantivo muzikisto rolas kiel predikativa priskribo de la subjekto mi.

3.2 Substantivecaj vortetoj

Iuj el la vortetoj en Esperanto povas roli substantivece en frazo, sed ili ne havas O-finaĵon. Tiaj estas la personaj pronomoj, la tabelvortoj je U kaj O, la nomoj de la Esperantaj literoj, la numeraloj kaj la vorteto ambaŭ.

Ankaŭ kvantaj adverboj povas roli substantivece.

3.3 Propraj nomoj

Plene Esperantigitaj propraj nomoj ĉiam havas O-finaĵon: Anno, Petro, Teodoro, Mario... Ankaŭ ne-Esperantigitaj propraj nomoj estas substantivoj, sed ili ordinare ne havas O-finaĵon: Anna, Peter, Theodore Roosevelt, Marie Curie. Ĉe tiaj nomoj oni povas forlasi la akuzativan N-finaĵon, se la frazrolo principe postulas tian finaĵon. Legu pli detale en la klarigoj pri N-finaĵo.