
Por malfermi la vortaron, alklaku la supran butonon. Klarigoj pri kiel uzi la vortaron troveblas ĉe "Helppaĝoj".
“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”
Helpo: * ? Pli....
AĈ = "malbona kvalito, sentaŭgeco, senvaloreco".
domo → domaĉo = malbona, kaduka, disfalanta domo
ĉevalo → ĉevalaĉo = malbona, senvalora ĉevalo
babili → babilaĉi = stulte, malice babili
AD = "daŭra ago".
uzo → uzado = daŭra, regula uzo
viziti → vizitadi = ofte, regule viziti
konstruo = la ago konstrui, konstrumaniero, io konstruita → konstruado = la ago (daŭre) konstrui
martelo (ilo) → marteli = bati per martelo → martelado = la ago (daŭre) marteli
reĝo (persono) → reĝi = regi kiel reĝo → reĝado = la ago (daŭre) reĝi
Se oni volas montri, ke temas pri ago, sed ne deziras la daŭran signifon de AD, oni devas uzi alian agan radikon sen daŭra signifo, aŭ esprimi sin tute alie: martelado (daŭra) → martelbato = unu bato per martelo; brosado (daŭra) → brostiro = unu frota tiro per broso.
AĴ = "(konkreta) afero".
bela → belaĵo = (konkreta) afero aparte bela, konkretiĝo de belo
utila → utilaĵo = (konkreta) afero, kiu estas utila
dolĉa → dolĉaĵo = io karakterizata de dolĉa gusto (bombono k.s.)
nova → novaĵo = afero ĵus aperinta, io ĵus okazinta
fari → faraĵo = io farita
desegni → desegnaĵo = desegnita bildo
kreski → kreskaĵo = io, kio kreskas, planto
kovri → kovraĵo = io, per kio oni kovras
amuzi → amuzaĵo = io, per kio oni povas sin amuzi
havi → havaĵo = io havata
trinki → trinkaĵo = io, kion oni trinkas
konstruo = la ago konstrui, konstrumaniero, io konstruita → konstruaĵo = io konstruita (ordinare domo)
ligno → lignaĵo = io farita el ligno
araneo → araneaĵo = reto de araneo
azeno → azenaĵo = azeneca (= stulta) afero
ĉirkaŭ → ĉirkaŭaĵo = spaco, regiono, ĉirkaŭ io
post → postaĵo = pugo, sidvangoj
sen senco → sensencaĵo = afero, al kiu mankas senco
kokido → kokidaĵo = manĝaĵo el kokido
ovo → ovaĵo = manĝaĵo el ovo
glacio → glaciaĵo = dolĉaĵo el glacieca kremo
Oni povas iafoje aldoni participan sufikson por plia precizeco: draŝataĵo (greno, kiun oni draŝas), draŝitaĵo (greno, kiun oni jam draŝis), draŝotaĵo (greno, kiun oni intencas draŝi), brulantaĵo (io, kio estas brulanta), brulintaĵo (io, kio jam brulis). Normale tamen simpla AĴ-vorto plene sufiĉas.
AN = "membro de grupo, loĝanto de loko, adepto de doktrino, persono kiu apartenas al loko" k.s.
klubo → klubano = membro de klubo
Eŭropo → Eŭropano = loĝanto de Eŭropo
vilaĝo → vilaĝano = loĝanto de vilaĝo
Islamo → Islamano = kredanto je Islamo
respubliko → respublikano = subtenanto de la ideo ke ŝtato estu respubliko, ano de partio kiu nomas sin respublika
ŝipo → ŝipano = homo, kiu servas sur ŝipo
estraro → estrarano = membro de estraro
sama lando → samlandano = loĝanto de la sama lando
AR = "tuto aŭ kolekto de multaj samspecaj aferoj".
homo → homaro = ĉiuj homoj en la mondo, la tuta homa gento
birdo → birdaro = ĉiuj birdoj en la mondo aŭ en unu regiono
gazeto → gazetaro = ĉiuj gazetoj en unu regiono
verko → verkaro = ĉiuj verkoj de unu aŭtoro
estro → estraro = elektita grupo de estroj de unu organizo
arbo → arbaro = loko kun multaj kune kreskantaj arboj
haro → hararo = ĉiuj haroj sur ies kapo
ŝafo → ŝafaro = ĉiuj ŝafoj de unu posedanto aŭ en unu loko
meblo → meblaro = ĉiuj mebloj de unu ĉambro/apartamento/domo
altaj montoj → altmontaro = masivo aŭ ĉeno de altaj montoj
vorto → vortaro = libro kun listo de vortoj kaj klarigoj pri ili
horo → horaro = tabelo de horoj, en kiuj okazas io speciala
ŝtupeto → ŝtupetaro = grimpilo el du stangoj kun multaj ŝtupetoj (= eskalo)
vagono → vagonaro = vico de kunigitaj vagonoj tirata de lokomotivo (= trajno)
Per ĈJ oni faras karesajn nomojn de viroj. Antaŭ ĈJ oni uzas mallongigitan formon de la nomo. Kutime oni konservas ĉirkaŭ 1 ĝis 5 literojn:
Johano → Johanĉjo aŭ Joĉjo
Vilhelmo → Vilhelĉjo aŭ Vilheĉjo aŭ Vilĉjo aŭ Viĉjo
papago → Papĉjo (karesa nomo de vira papago)
Patro → Paĉjo
Onklo → Oĉjo
Frato → Fraĉjo
ĈJ, same kiel NJ, estas iom aparta sufikso, ĉar ĝi ne komenciĝas per vokalo, kaj ĉar oni povas mallongigi la radikon antaŭ ĝi. Iafoje oni eble povus unue aldoni la sufikson UL, se tio helpus krei pli bonsonan formon: Petro → Petrulo → Petruĉjo k.s. Tio tamen ne estas tradicia, nek eble tute logika, sed kiam temas pri karesnomoj, nek tradicio, nek logiko, nek strikta gramatiko, estas tre gravaj. Karesnomojn oni fakte povas krei tute laŭplaĉe (ekz. per pruntado el aliaj lingvoj).
EBL = "povas esti farata". Oni povas uzi EBL nur ĉe transitivaj verboj:
manĝi → manĝebla = tia, ke ĝi povas esti manĝata
nombri → nombrebla = tia, ke ĝi povas esti nombrata
malhavi → malhavebla = tia ke oni povas ĝin malhavi, nenecesa → nemalhavebla = tia ke oni ne povas ĝin malhavi, necesa
kompreni → kompreneble = tiel, ke ĉiu ajn povas kompreni, memklare, memevidente (ofte uzata kiel mallongigo de memkompreneble)
esperi → espereble = tiel, ke oni povas esperi la aferon
supozi → supozeble = tiel, ke oni povas supozi la aferon
Oni iafoje uzas EBL (kaj ankaŭ IND kaj END) post verbo, kiu normale estas netransitiva, sed kiu povus havi objekton:
iri → irebla = tia ke ĝi povas esti irata, tia ke oni povas iri ĝin (= iri sur aŭ laŭ ĝi)
loĝi → loĝebla = tia ke ĝi povas esti loĝata, tia ke oni povas loĝi ĝin (= loĝi en ĝi)
Normale oni diras iri sur/laŭ vojo kaj loĝi en domo, sed ankaŭ iri vojon kaj loĝi domon estas korektaj, kvankam tre maloftaj.
EC = "kvalito aŭ stato (de iu aŭ io)". EC ĉiam montras ion abstraktan (kvaliton aŭ staton).
bono = la abstrakta ideo bono → boneco = bono kiel ies kvalito
Vi estos kiel Dio, vi scios bonon kaj malbonon.
Ili admiris la bonecon de lia ago.
ruĝo = la koloro ruĝo → ruĝeco = la stato esti ruĝa
Ŝiaj blankaj vangoj estis kolorigitaj de freŝa ruĝo.
La ruĝeco de ŝiaj vangoj malkaŝis ŝiajn sentojn.
longo = horizontala dimensio (ĉiu konkretaĵo havas ian longon) → longeco = la eco esti longa, havi multe da longo
Ni mezuris la longon de ĝiaj kruroj, kaj trovis, ke ili estas tre mallongaj.
La longeco de ĝiaj kruroj tre surprizis nin. La kruroj estis surprize longaj.
rapido = mezuro de distanco irata en certa tempo (ĉiu moviĝanta afero havas ian rapidon) → rapideco = eco de io, kio iras (tre) rapide
La rapido de la aŭto estis nur 20 kilometroj en horo.
La aviadilo pasis kun fulma rapideco.
homo → homeco = natura kvalito de homo
granda animo → grandanimeco = la eco havi grandan (= noblan) animon
korekto → korekteco = la eco esti korekta, senerara
unu → unueco = la eco esti kiel unu
unua → unuaeco = la eco esti la unua
estonta → estonteco = estonta tempo. Formoj kiel estonto normale montras personon, kiel ĉiuj participoj kun O-finaĵo, sed iafoje oni uzas estonto kiel mallongigon de estonteco.
pasinta → pasinteco = pasinta tempo
infano → infaneco = eco esti infana, infanaĝo
Iafoje EC estas uzata mallogike pro influo de naciaj lingvoj: *Bedaŭrinde mi ne havas la eblecon tion ĉi fari.* Fakte tute ne temas pri eco, sed pri eblo (aŭ eventuale eblaĵo). Diru kiel Zamenhof: Bedaŭrinde mi ne havas la eblon tion ĉi fari. (Se oni hezitas inter eblo kaj ebleco, oni elektu eblo, ĉar ĝi estas resuma formo kaj por ebleco, kaj por eblaĵo, kaj tial eblo apenaŭ iam povas esti malĝusta elekto.)
EC ankaŭ povas esti uzata kun A-finaĵo aŭ E-finaĵo (aŭ verba finaĵo). Tiaj formoj havas normale la signifon "simila, simile, samaspekta kiel, samamaniere kiel":
ligneca papero = papero parte aspektanta kiel ligno
Ni havas amikecajn rilatojn kun ili. = Ni rilatas kvazaŭ ni estus amikoj.
Iafoje oni povas por klareco uzi anstataŭe kunmetaĵojn kun ŝajna, simila, maniera aŭ stila. Iafoje formoj kun ...eca signifas "rilata al tia eco, pri la koncerna eco": patreca testo = testo pri patreco, testo por eltrovi, ĉu iu estas patro.
EG = "(plej) alta grado, (plej) granda speco".
domo → domego = (tre) granda domo
varma → varmega = tre varma
bone → bonege = tre bone
krii → kriegi = (tre) laŭte krii
ŝati → ŝategi = tre ŝati
dankon! → dankegon! = grandan dankon!
tre → treege = tre tre
pordo → pordego = ĉefa pordo de domo, urbo, bieno, korto k.s.
granda → grandega = nenormale granda
piedo → piedego = granda, dika, malagrabla aŭ danĝera piedo de homo aŭ besto
manĝi → manĝegi = avide aŭ troe manĝi, vori
EJ = "loko, spaco, domo, ĉambro k.s. destinita por io". Tio, kio staras antaŭ EJ, ĉiam estas tio, kio okazas aŭ troviĝas en la loko.
lerni → lernejo = loko destinita por lernado
dormi → dormejo = ĉambro por dormado
eliri → elirejo = loko (normale pordo), tra kiu oni povas eliri
redakti → redaktejo = loko, kie oni redaktas (ekz. gazeton)
akcepti → akceptejo = loko, kie oni estas akceptata (en hotelo, kongreso k.s.)
necesa → necesejo = loko por certa necesa agado, kiun oni preferas ne rekte diri (nome urinado kaj fekado)
preĝi → preĝejo = loko por preĝado kaj aliaj religiaj agadoj. La vorto preĝejo estas tradicie uzata precipe por Kristana preĝejo, dum oni preferas specialajn vortojn por preĝejoj de aliaj religioj: moskeo, sinagogo, templo k.a. Sed preĝejo ja povas esti uzata por ĉia religio. Por Kristana preĝejo ekzistas ankaŭ la speciala vorto kirko (tre malofte uzata). Plej simple oni tamen precizigas per: Kristana preĝejo, Islama preĝejo, Hinduisma preĝejo k.t.p.
ĉevalo → ĉevalejo = loko (domo) por ĉevaloj
mallibero → malliberejo = loko de mallibero, por malliberuloj (= prizono)
libro → librejo = vendejo de libroj (kolekto aŭ kolektejo de libroj estas biblioteko)
rizo → rizejo = loko (kampoj), kie oni kultivas rizon
herbo → herbejo = loko, kie kreskas precipe herboj (ne arboj k.t.p.)
tajloro → tajlorejo = loko, kie tajloro laboras
ministro → ministrejo = loko (domo, oficejo) de ministro
malsanulo → malsanulejo = loko, kie oni flegas kaj kuracas malsanulojn (= hospitalo)
TTT (la Tut-Tera Teksaĵo, elparolu "to to to") → TTT-ejo ("to-to-to-ejo") = TTT-servilo, TTT-a retpaĝaro (loko, en kiu troviĝas TTT-aĵoj)
Se temas pri fabriko aŭ simile, oni prefere uzu pli klarajn kunmetaĵojn: tabakfarejo = "loko, kie oni produktas cigaredojn kaj aliajn tabakaĵojn", ŝtalejo aŭ ŝtalfabriko = "fabriko de ŝtalo", gisejo aŭ gisfabriko = "fabriko de gisoj kaj gisaĵoj".
EM = "inklino al io".
EM-vorto plej ofte montras, ke io pro sia naturo ofte aŭ daŭre tendencas al la ago:
timi → timema = inklina al timado, ofte timanta
manĝi → manĝema = inklina al ofta aŭ multa manĝado
kompreni → komprenema = tia, ke oni ĉiam volas kompreni
venĝi → venĝema = tia, ke oni volas venĝi, nepardonema
pura → puri = esti pura → purema = tia, ke oni volas esti pura
Iafoje oni uzas EM por momenta aŭ okaza deziro, aŭ por pasanta bezono:
Ŝi sentis fortan manĝemon. (= ... fortan malsaton.)
Subite li fariĝis terure dormema. (= ... terure dorme laca.)
Oni povas alternative uzi kunmetaĵojn kun vola: manĝivola, venĝovola. Sed normale EM sufiĉas.
En kelkaj vortoj EM montras kapablon:
produkti → produktema = tia, ke oni povas multe produkti
krei → kreema = tia, ke oni povas multe krei
Oni ankaŭ povas uzi kunmetaĵojn kun pova aŭ kapabla: produktipova, kreokapabla. Normale tamen EM estas sufiĉe klara.
En iuj vortoj EM signifas, ke oni pro sia naturo estas minacata de io, ke oni riskas ion, kion oni ne volas:
erari → erarema = tia, ke oni ofte aŭ facile faras erarojn
morti → mortema = tia, ke oni povas, eĉ devas, morti
Iafoje oni faras EM-vorton, kiu ne devenas de verbo:
gasto → gastema = tia, ke oni ŝatas gastojn
la sama sekso → samseksema = tia, ke oni preferas la propran sekson
Gastema tial povas kompreniĝi kiel "ema mem gasti". Se ne temas pri tia signifo, povas esti preferinde uzi kunmetaĵojn kun ama: gastama = "tia, ke oni amas gastojn", samseksama = "tia, ke oni amas la propran sekson". Aliflanke, kiam AM ŝajnas tro forta aŭ sence maltrafa, eble tamen EM estas preferinda.
EM-vortoj havas plej ofte A-finaĵon, sed povas havi ĉian ajn finaĵon. Ĉe O-finaĵo oni antaŭe kutimis ĉiam aldoni la sufikson EC: manĝemeco, timemeco k.s. Sed EC normale ne estas bezonata. Sufiĉas manĝemo, timemo k.t.p. Antaŭ la sufikso UL oni povas ofte forlasi EM, se la signifo restas klara: timemulo → timulo, drinkemulo → drinkulo.
END = "devas esti farata". Oni povas uzi END nur ĉe transitivaj verboj.
pagi → pagenda = tia ke ĝi devas esti pagata, tia ke oni pagu ĝin
respondi → respondenda = tia ke ĝi devas esti respondata, tia ke oni respondu ĝin
ER = "tre malgranda parto de tutaĵo". ER estas uzata, kiam io konsistas el multaj samspecaj partetoj. Tio, kio staras antaŭ ER, ĉiam montras la tuton, kiun la partetoj konsistigas:
sablo → sablero = grajno de sablo
neĝo → neĝero = flok(et)o el neĝo
mono → monero = peco de metala mono (papera monpeco nomiĝas monbileto aŭ monpapero)
fajro → fajrero = tre malgranda (fluganta) brulanta parto (elektran fajreron oni nomas ankaŭ sparko)
ER montras unu el multaj similaj apenaŭ distingeblaj konsistigaj partoj de tuto. Se temas pri diversspecaj aŭ individuecaj partoj, oni ne uzu ER, sed PART: mondoparto (≈ kontinento), landparto, korpoparto, parto de libro. Se temas pri parto, kiu estas derompita aŭ deŝirita de tuto, oni uzu PEC: Mi disŝiris la leteron kaj disĵetis ĝiajn pecetojn en ĉiujn angulojn de la ĉambro.
ESTR = "persono kiu gvidas kaj decidas, mastro". Tio, kio staras antaŭ ESTR, ĉiam estas la loko, kie la estro decidas, aŭ tio, pri kio la estro decidas:
ŝipo → ŝipestro = tiu, kiu decidas sur ŝipo
imperio → imperiestro = titolo de gvidanto de imperio
grupo → grupestro = gvidanto de grupo
urbo → urbestro = persono elektita por gvidi kaj administri urbon
lernejo → lernejestro = direktisto de lernejo
cent → centestro = oficiro super cento da soldatoj
ET = "(plej) malalta grado, (plej) malgranda speco".
domo → dometo = (tre) malgranda domo
varma → varmeta = nur iom varma
babili → babileti = babili malmulte
iom → iomete = nur malmulte
ŝtrumpo → ŝtrumpeto = mallonga ŝtrumpo, kiu kovras nur la piedon kaj la parton tuj super la piedo
ridi → rideti = ridi sensone kun fermita buŝo
patro → patreto = kara patro, paĉjo
mano → maneto = ĉarme malgranda mano
Iafoje oni uzas ET prefiksece por montri specialan signifon:
burĝo → etburĝo = burĝo, kies burĝeco estas eta (laŭ socia statuso)
fingro → etfingro = speco de fingro, kiu estas kutime pli malgranda ol la aliaj fingroj sur la mano
ID = "naskito". Tio, kio staras antaŭ ID, ĉiam montras tion, de kio devenas la naskito.
Normale ID estas uzata ĉe besta vorto. Tiam ID montras nematuran beston, junan naskiton de la koncerna bestospeco:
bovo → bovido = nematura bovo
koko → kokido = nematura koko
rano → ranido = nematura rano
Iafoje oni uzas ID por juna planto: arbo → arbido = juna arbo.
Ĉe homa vorto ID montras infanon, devenulon, sen konsidero de aĝo. Oni tiel uzas ID precipe ĉe titoloj kaj historiaj nomoj:
reĝo → reĝido = infano de reĝo
Timuro → Timuridoj = princoj devenintaj de sultano Timuro la Lama
Izraelo → Izraelido = deveninto de la homo Izraelo (Israelano = ano de la lando Israelo)
Iafoje ID estas uzata figure ĉe landa aŭ lingva vorto:
lando → landido = homo naskita en certa lando, indiĝeno
Latino → Latinida lingvo = lingvo, kiu devenas de Latino
IG = "efika, kaŭza aŭ ŝanĝa ago". Tio, kio staras antaŭ IG, ĉiam montras la rezulton de la ago.
akra → akrigi = agi tiel, ke io fariĝas akra
Mi akrigas mian tranĉilon.
longa → longigi = agi tiel, ke io fariĝas longa
La kunveno devus esti mallonga, sed la multaj demandoj longigos ĝin.
pli longa → plilongigi = agi tiel, ke io fariĝas pli longa
Ni devis plilongigi nian viziton en Hindujo.
Oni povas fari IG-verbon el aga radiko (kiu normale estas verbo). Tia IG-verbo signifas, ke oni kaŭzas, ke iu faras la koncernan agon. La objekto de tia IG-verbo estas tio, kio estus subjekto de la simpla verbo.
Oni povas deiri de netransitiva verbo:
sidi → sidigi = agi tiel, ke iu komencas sidi
Li sidigis sian infanon sur seĝon.
Oni ankaŭ povas deiri de transitiva verbo. La objekto de tia IG-verbo estas aŭ la subjekto de la simpla verbo, aŭ la objekto de la simpla verbo:
kompreni → komprenigi = agi tiel, ke iu komprenas
Mi finfine sukcesis komprenigi lin, ke li devas iri hejmen.
Mi ne povis komprenigi la ŝercon al li.
Oni ankaŭ povas fari IG-verbon el radiko, kiu normale estas substantivo.
Tia IG-verbo povas signifi, ke oni agas tiel, ke la objekto fariĝas tio, kion la radiko montras, sed ĝi ankaŭ povas signifi, ke oni faras la objekton tia kiel la radiko, aŭ ĝi povas signifi, ke oni kaŭzas, ke la objekto faras ian agon, kiu rilatas al la radiko:
edzo → edzigi = agi tiel, ke iu fariĝas edzo
Li edzigis sian filon al riĉa fraŭlino.
pinto → pinta → pintigi = agi tiel, ke io fariĝas pinta, ke io ekhavas pinton
Se vi volas skribi, vi devas unue pintigi vian krajonon.
flamo → flami → flamigi = agi tiel, ke io flamas
Petro flamigis la fajron per forta blovado.
Oni ankaŭ povas fari IG-verbon el frazeto kun prepozicio:
en (la) domo → endomigi = movi en (la) domon
Kiam komencis pluvi, ŝi rapide endomigis la infanojn.
sen vesto → senvestigi = forpreni la veston de iu
Janjo estis senvestigita kaj endormigita.
La malon de sen...igi oni povas teorie esprimi per kun...igi, sed tiajn vortojn oni normale ne uzas, ĉar multaj simplaj verboj havas per si mem tian signifon: maski = "kunmaskigi", vesti = "kunvestigi". En tiaj okazoj oni povas kiel alternativon al sen...igi uzi la prefikson MAL sen IG: malvesti = senvestigi, malmaski = senmaskigi. Senfortigi estas pli-malpli samsignifa kiel malfortigi. La malo de senfortigi estas teorie "kunfortigi", sed tio estas senbezone peza vorto. Anstataŭe oni diras simple fortigi.
Oni ankaŭ povas fari IG-verbon el vorteto aŭ el afikso:
for → forigi = formovi, forpreni, forviŝi, forskrapi
Per forta lesivo ŝi sukcesis forigi la nigrajn makulojn.
al → aligi = aldoni, almeti
Ili baldaŭ discipline aligos siajn fortojn al tiu komuna granda armeo.
Kiam la radiko estas nek eca, nek aga, oni povas ofte heziti, ĉu uzi simplan sensufiksan verbon, aŭ verbon kun la sufikso IG. Ofte la lingva tradicio donis al simpla verbo IG-ecan signifon: konfuzo = malordego → konfuzi = krei malordegon, fari malordega. Iafoje la tradicio elektis uzi nur formon kun IG: grupo → grupigi = kunigi en grupo(j)n, starigi en grupo(j)n. Iafoje la tradicio donis malsaman signifon al la simpla formo kaj la IG-formo, sed ambaŭ signifoj estas IG-ecaj: koloro → kolori = doni al io sian koloron, esti tio kio donas koloron al io; koloro → kolorigi = agi tiel, ke io fariĝas kolora. Oni tamen ne povas postuli, ke ĉiuj ĉiam sekvu tiujn ĉi delikatajn distingojn. Oni devas almenaŭ toleri, se iu iafoje intermiksas ekz. kolori kaj kolorigi. Iafoje la simpla formo havas signifon, kiu ne estas IG-eca: lumo → lumi = elĵeti lumradiojn; lumo → lumigi = fari tiel ke io lumu, fari luma. Iafoje ambaŭ formoj havas la saman signifon: ordo → ordi aŭ ordigi = krei ordon, meti en ordon, fari orda. Nuntempe oni ĝenerale preferas la formon ordigi.
Ofte oni aldonas superfluan IG al verbo, kiu normale ne havu ĝin. Tio povas esti tolerata, precipe se el tio rezultas plia klareco, sed normale oni uzu la tradiciajn formojn. Ne ĉiam la formoj estas tamen tute stabilaj. En iuj okazoj la IG-sufikso eble ne estas nepra, ĉar la simpla formo apenaŭ havas ian alian signifon. Tiam oni eble estonte ekuzos la pli mallongan formon sen IG. Ofte ambaŭ formoj povas esti uzataj paralele sen signifodiferenco: loki/lokigi, arkivi/arkivigi, listi/listigi.
IG kutime aperas kun verba finaĵo, sed povas ankaŭ havi O-finaĵon, A-finaĵon aŭ E-finaĵon. Tiaj formoj montras la saman agan signifon kiel la verba formo: akrigo = "la ago akrigi", akriga = "rilata al la ago akrigi, akriganta", sidigo = "la ago sidigi", sidige = "rilate al la ago sidigi, sidigante", edzigo = "la ago edzigi", edziga = "rilata al la ago edzigi".
IĜ = "transiro al nova stato, al nova loko, al nova ago". Tio, kio staras antaŭ IĜ, ĉiam montras la rezulton de la transiro.
pala → paliĝi = fariĝi pala
Li paliĝis pro la ŝoko.
longa → longiĝi = fariĝi longa
La tagoj longiĝas, printempo alvenas.
pli longa → plilongiĝi = fariĝi pli longa
Li asertas, ke post la vizito al la miraklisto lia kruro plilongiĝis.
IĜ-verbo farita el netransitiva verbo montras transiron al la koncerna ago. IĜ ĉe tia verbo estas do preskaŭ egala al la prefikso EK. Iafoje tiaj ĉi IĜ-verboj montras la nuancon, ke la ago okazas per si mem, aŭ ke la ago okazas senvole:
sidi → sidiĝi = komenci sidi, eksidi
Li sidiĝis en la sofo.
esti → estiĝi = komenci esti, ekesti
Estiĝis kverelo inter ili.
morti → mortiĝi = fariĝi morta (senvole)
Mia onklo ne mortis per natura morto, sed li tamen ne mortigis sin mem kaj ankaŭ estis mortigita de neniu; unu tagon, promenante apud la reloj de fervojo, li falis sub la radojn de veturanta vagonaro kaj mortiĝis. Jam simpla morti montras transiron (de vivo al morto). Ĉi tie IĜ montras, ke la morto okazis senvole, akcidente.
Oni ankaŭ povas fari IĜ-verbon el transitiva verbo. En tia IĜ-verbo IĜ ne montras transiran signifon. IĜ tie nur servas por fari la verbon netransitiva, por ŝanĝi la frazrolojn:
malfermi → malfermiĝi = iĝi malfermita, esti malfermata (per si mem)
La knabo malfermis la pordon.
La pordo brue malfermiĝis.
turni → turniĝi = iĝi turnita, esti turnata (per si mem)
La knabo turnis sian kapon.
La tero turniĝas ĉirkaŭ sia akso.
ruli → ruliĝi = moviĝi per rulado, esti rulata (per si mem)
Kiu rulas ŝtonon, al tiu ĝi revenos.
Ili rulis sian ĉaron.
La vinberoj elpremite ruliĝadis sur la teron.
La veturilo ruliĝis tre rapide.
IĜ-verbo farita el transitiva verbo ofte similas al pasiva verbo. La diferenco estas, ke IĜ-verbo montras, ke la ago okazas pli-malpli per si mem, aŭ ke oni ne interesiĝas pri eventuala kaŭzanto de la ago: Li estis naskita en Januaro. Normala pasiva frazo. Oni atentas precipe la agon, kiu plenumiĝis kun rezulto (pro la IT-formo). Li naskiĝis en Januaro. Li fariĝis naskita. Pli da atento al la naskato, la infano, ol al la naskanto, la patrino.
Oni ankaŭ povas fari IĜ-verbon el radiko, kiu normale estas substantivo. Tia IĜ-verbo povas signifi, ke la subjekto fariĝas ĝuste tio, kion la radiko montras, aŭ ke ĝi fariĝas simila al la radiko, aŭ ke okazas al ĝi ia ago karakterizata de la radiko:
edzino → edziniĝi = fariĝi ies edzino
Ŝi edziniĝis kun sia kuzo.
pinto → pinta → pintiĝi = fariĝi pinta, ekhavi (akran) pinton
Malgraŭ liaj penoj la krajono ne pintiĝis.
flamo → flami → flamiĝi = komenci flami
Ligno fendita facile flamiĝas.
Oni ankaŭ povas fari IĜ-verbon el frazeto kun prepozicio. La preciza signifo dependas de la prepozicio. Se ekz. la prepozicio estas loka aŭ mova, IĜ signifas "moviĝi, iri, translokiĝi":
en domo → endomiĝi = veni en domon
Kiam la fulmotondro komenciĝis, ni tuj endomiĝis.
sen vesto → senvestiĝi = fariĝi nuda, forpreni sian veston
Senhonte mi senvestiĝis antaŭ ili.
Oni povas ankaŭ fari IĜ-verbon el vorteto aŭ el afikso:
al → aliĝi = aldoniĝi, aniĝi, anigi sin, anonci sian partoprenon
Al lia antaŭa embaraso aliĝis nun iom da konfuzo. Ĉu vi jam aliĝis al la kongreso?
sen → seniĝi = fariĝi sena je io, liberiĝi de io
Mi ne plu eltenas ilin, ni devas seniĝi je ili.
IĜ kutime aperas kun verba finaĵo, sed povas ankaŭ havi O-finaĵon, A-finaĵon aŭ E-finaĵon. Tiaj formoj montras la saman agan signifon kiel la verba formo: akriĝo = "la ago akriĝi", akriĝa = "rilata al la ago akriĝi, akriĝanta", sidiĝo = "la ago sidiĝi", sidiĝe = "rilate al la ago sidiĝi, sidiĝante", edziĝo = "la ago edziĝi", edziĝa = "rilata al la ago edziĝi", unuiĝo = "la ago unuiĝi".
Iafoje IĜ-vorto kun O-finaĵo ankaŭ povas montri rezulton de transira ago: Unuiĝo Franca por Esperanto (nomo de asocio). Dio nomis la sekaĵon Tero, kaj la kolektiĝojn de la akvo Li nomis Maroj.
IL = "instrumento, aparato, rimedo".
segi → segilo = instrumento por segi
fosi → fosilo = instrumento por fosi
kudri → kudrilo = pinta instrumenteto por kudri
tondi → tondilo = instrumento por tondi (kiu konsistas el du klingoj)
ŝlosi → ŝlosilo = instrumento, kiun oni turnas en seruro por ŝlosi aŭ malŝlosi
manĝi → manĝilo = instrumento por manĝi (telero, kulero, tranĉilo, forko, manĝbastoneto, glaso aŭ simile)
sonori → sonorilo = instrumento, kiu sonoras (uzanto de sonorilo ne sonoras, sed sonorigas)
presi → presilo = maŝino por presado de libroj, gazetoj k.t.p.
komputi → komputilo = (elektronika) aparato por prilabori informojn kaj fari tre rapidajn kalkulojn
aboni → abonilo = papero, per kiu eblas aboni ion
aliĝi → aliĝilo = papero, per kiu eblas aliĝi al io (ekz. kongreso)
kuraci → kuracilo = io ajn, kio servas por kuraci (ekz. medikamento)
La sufikso IL havas tre ĝeneralan signifon. Por esprimi sin pli ekzakte oni povas fari kunmetaĵojn kun aliaj radikoj, ekz.: presmaŝino, transportaparato, vendaŭtomato. Sed ofte taŭgas simpla IL-formo.
En iuj malmultaj IL-vortoj la aga elemento estas subkomprenata. Tio, kio staras antaŭ IL, ne mem montras agon, sed ekz. rezulton de ago: fajro → fajrilo = ilo por fari fajron (ne "ilo por fajri")
IN = "la naskopova sekso". La sufikson IN oni povas uzi nur ĉe io, kio povas havi sekson, nome homo aŭ besto. IN aldonas in-seksan signifon (kaj forprenas eventualan virseksan signifon).
Oni povas aldoni IN al vorto, kiu estas sekse neŭtra. La vorto tiam ekhavas in-seksan signifon:
homo → homino = ina homo
aŭtoro → aŭtorino = ina aŭtoro
pasaĝero → pasaĝerino = ina pasaĝero
besto → bestino = ina besto
mortinto → mortintino = mortinta virino
Ĉe neŭtra vorto oni povas montri viran sekson per la radiko VIR uzata prefiksece aŭ adjektivece.
Oni povas aldoni IN al vorto, kiu havas viran signifon. La vorto tiam ekhavas anstataŭe in-seksan signifon:
patro → patrino = homino, kiu naskis infanon
viro → virino = plenkreska homino
knabo → knabino = juna homino
avo → avino = patrino de patro aŭ patrino
reĝo → reĝino = virino kiu regas same kiel reĝo, edzino de reĝo
Ekzistas kelkaj vortoj, kiuj en si mem estas in-seksaj: damo, nimfo, matrono, putino (nekunmetita!) k.a. Al tia vorto oni ne aldonu IN.
IND = "meritas aŭ valoras esti farata". Oni povas uzi IND nur ĉe transitivaj verboj:
ami → aminda = tia ke ĝi meritas esti amata
vidi → vidinda = tiel bela aŭ bona, ke ĝi valoras esti vidata
miri → mirinda = tiel eksterordinara, ke oni miru ĝin (= pri ĝi)
bedaŭri → bedaŭrinde = tiel (malbone), ke ĝi meritas bedaŭron
ING = "tenilo, en kiun oni (parte) metas ion". Tio, kio staras antaŭ ING, normale estas tio, kion oni parte enmetas en la ingon:
glavo → glavingo = tubeca objekto, en kiun oni metas la klingon de glavo
cigaro → cigaringo = tubeto, en kiu oni tenas cigaron por fumi ĝin
ŝraŭbo → ŝraŭbingo = ringo, en kiun oni ŝraŭbas ŝraŭbon
ovo → ovingo = vazeto, en kiun oni metas ovon por ĝin manĝi
ISM = "doktrino, movado, sistemo, agmaniero" k.s. Iafoje ISM-vorto ankaŭ montras unuopan ekzemplon de ia speciala agmaniero. La signifo de ISM treege varias, kaj tre dependas de tio, post kio ĝi staras.
Stalino → Stalinismo = la politikaj ideoj de Stalino
Kristano → Kristanismo = la religio de la Kristanoj, la religio de Kristo
kolonio → koloniismo = ekspluatado de kolonioj fare de forta ŝtato
kapitalo → kapitalismo = ekonomia sistemo de privata kapitalposedo
alkoholo → alkoholismo = malsana dependeco de alkoholo
diletanto → diletantismo = amatoreca kaj fuŝa agado
patrioto → patriotismo = amo kaj dediĉo al la propra patrujo
la Angla lingvo → Anglismo = apartaĵo de la Angla lingvo
IST = "persono, kiu ofte okupiĝas pri io (eble profesie)". Tio, kio staras antaŭ IST, ĉiam estas tio, pri kio okupiĝas la persono.
Estas ofta miskompreno, ke IST egalas al "profesiulo", sed ĝia vera signifo estas pli vasta:
verki → verkisto = persono, kiu ofte verkas
kuraci → kuracisto = persono, kiu profesie kuracas
arto → artisto = persono, kiu praktikas arton
biciklo → biciklisto = persono, kiu ofte biciklas
ŝteli → ŝtelisto = persono, kiu ofte ŝtelas
Esperanto → Esperantisto = persono, kiu scias kaj uzas Esperanton
Je bezono eblas fari pli precizajn vortojn. Anstataŭ la ĝenerala fiŝisto oni povas paroli pri fiŝkaptisto, kiu fiŝas (= fiŝkaptas), pri fiŝbredisto, kiu bredas fiŝojn, kaj pri fiŝvendisto, kiu vendas fiŝojn.
Por IST-vorto ofte ekzistas simila ISM-vorto. La rilatoj inter la du formoj de tiaj vortparoj povas esti tre diversaj: alkoholisto = persono dependa de alkoholo, trafita de alkoholismo; alkoholismo = malsana dependeco de alkoholo; kapitalisto = persono, kiu posedas multan kapitalon; kapitalismo = ekonomia sistemo de privata kapitalposedo. Ankaŭ ekzistas tre multaj vortoj, kiuj finiĝas per "ist" aŭ "ism", kaj kiuj ja montras diversajn istojn kaj ismojn, sed kiuj tamen ne estas kunmetitaj, ekz.: turisto — turismo, faŝisto — faŝismo, ekzistencialisto — ekzistencialismo.
Ofte IST signifas "subtenanto de la responda ismo". Tiam IST = ISM-AN: oportunisto = oportunismano, iu kiu agas laŭ oportunismo; komunisto = komunismano, subtenanto de komunismo. Sed IST ne ĉiam egalas al ISM-AN. Ekz. kapitalisto ne egalas al kapitalismano.
Noto: AN kaj IST estas en iaj okazoj tre proksimaj. Tiam oni povas elekti laŭplaĉe. Oni kutimas uzi tiun, kiu kreas la plej internacian formon. Oni ekz. normale parolas pri Kristo, Kristano kaj Kristanismo. La formoj Krististo kaj Kristismo neniam aperas. Ili estus same logikaj, sed malpli internaciaj. Komparu kun Budho, Budhisto kaj Budhismo, kie la prefero estas mala, ankaŭ pro internacieco. Apud Budhisto oni tamen uzas ankaŭ Budhano, same logikan, sed pri Budhanismo oni ne parolas. (Iuj uzas anstataŭe Budao, Budaisto kaj Budaismo.)
Oni do nepre ne diru *kirurgisto*, *astronomisto*, *ekologisto* k.t.p. Sed en multaj okazoj oni povas tamen per la sufikso IST krei paralelan vorton por tia persono, se ekzistas aparta vorto por tio, pri kio li okupiĝas:
kirurgio → kirurgiisto = kirurgo
diplomatio → diplomatiisto = diplomato
gimnastiko → gimnastikisto = gimnasto
Per NJ oni faras karesajn nomojn de virinoj. Antaŭ NJ oni uzas mallongigitan formon de la nomo. Kutime oni konservas ĉirkaŭ 1 ĝis 5 literojn:
Mario → Manjo aŭ Marinjo
Klaro → Klanjo
Sofio → Sonjo aŭ Sofinjo
Patrino → Panjo
Onklino → Onjo
Fratino → Franjo
Uzante NJ oni normale forigas eventualan IN-sufikson. Iafoje oni tamen povus reteni la vokalon de IN, se tio helpus krei pli bonsonan formon: kuzino → Kuzinjo, knabino → Knabinjo. Eble oni eĉ povas uzi superfluan IN-sufikson, se tio helpas al bonsoneco: Klaro → Klarino → Klarinjo.
OBL = "multipliko". OBL estas uzebla nur ĉe nombrovortoj kaj similsignifaj vortoj. Tio, kio staras antaŭ OBL, ĉiam montras, per kiom oni multiplikas:
du → duobla = multiplikita per du
du → duoble = multiplikite per du
du → duoblo = kvanto duobla
dek → dekobla = multiplikita per dek
dek → dekoble = multiplikite per dek
dek → dekoblo = kvanto dekobla
cent dek du → cent-dek-du-obla = multiplikita per 112
cent dek du → cent-dek-du-oble = multiplikite per 112
cent dek du → cent-dek-du-oblo = kvanto 112-obla
OBL-vorto kun A-finaĵo povas ankaŭ signifi, ke io konsistas el tiom da partoj:
duobla vesto = vesto, kiu konsistas el du tavoloj da vestaĵoj
duobla fadeno = du apudmetitaj fadenoj uzataj kiel unu
Antaŭ OBL oni ĉiam kunskribas la nombron. Oni povas por klareco uzi dividostrekojn. La strekojn oni metu normale tie, kie estas spacetoj en la origina nombro: dek du → dekduoblo aŭ dek-duoblo; dudek → dudekoblo; du mil dudek → dumildudekoble aŭ prefere du-mil-dudekoble. La samaj skriboreguloj validas por la sufiksoj ON kaj OP.
ON = "divido". ON estas uzebla nur ĉe nombrovortoj kaj similsignifaj vortoj. Tio, kio staras antaŭ ON, ĉiam montras, per kiom oni dividas:
du → duono = unu el du egale grandaj partoj de tuto, ½
du → duona = granda kiel duono, estanta duono (de io)
du → duone = grande kiel duono, estante duono (de io)
dek → dekono = unu el dek egale grandaj partoj de tuto, 1/10
dek → dekona = granda kiel dekono, estanta dekono (de io)
dek → dekone = grande kiel dekono, estante dekono (de io)
Por ON-vortoj oni uzas la samajn skriboregulojn kiel por OBL.
Iafoje oni konfuzas ON kun la radiko PART. Oni ne povas diri ekz. *landono* por landparto = "parto de lando". ON ne montras parton de tio, kio staras antaŭ ĝi, sed parton de io alia. Triono ne estas parto de tri, sed unu el tri egale grandaj partoj de io alia.
OP = "grupo kun certa nombro da membroj". OP estas uzebla nur ĉe nombrovortoj kaj similsignifaj vortoj. Tio, kio staras antaŭ OP, ĉiam montras, kiom da membroj estas en la grupo:
unu → unuopo = unu sola afero aŭ persono
unu → unuopa = sola, rigardata aparte
unu → unuope = ĉiu por si mem
du → duopo = grupo de du, paro
du → duopa = konsistanta el du membroj
du → duope = en grupo kun du membroj, en grupoj po du
dek → dekopo = grupo de dek
dek → dekopa = konsistanta el dek membroj
dek → dekope = en grupo kun dek membroj, en grupoj po dek
Por OP-vortoj oni uzas la samajn skriboregulojn kiel por OBL.
Antaŭ O-finaĵo la sufikso OP estas forlasebla, ĉar simpla O-formo havas ĉe nombrovortoj interalie la signifon de opo:
duo = duopo aŭ la nombro du
trio = triopo aŭ la nombro tri
deko = dekopo aŭ la nombro dek
UJ = "io, kio estas destinita enhavi ion certan". UJ havas praktike tri malsamajn signifojn: "entenilo", "kreskaĵo" kaj "lando". Tio, kio staras antaŭ UJ, ĉiam montras tion, kio estas (aŭ okazas) en la afero.
UJ povas montri specialan entenilon, vazon, skatolon k.t.p., kiu servas por enhavi ion, aŭ en kiu oni faras ian agon:
salo → salujo = vazeto, en kiu oni tenas salon por uzo ĉe manĝotablo
cigaro → cigarujo = skatoleto por cigaroj
abelo → abelujo = artefar