Ensaluti

Memoru min

LA VORTARO VORTARO*

Por malfermi la vortaron, alklaku la supran butonon. Klarigoj pri kiel uzi la vortaron troveblas ĉe "Helppaĝoj".

>“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”>

Helpo: * ? Pli....

LA TUJMESAĜILO TUJMESAĜILO*

Per ĉi tiu tujmesaĝilo vi povas babili kun aliaj uzantoj de lernu!. Por ekigi la mesaĝilon, alklaku unu el la supraj butonoj. Pliaj informoj troveblas ĉe "Helppaĝoj".

Helpo * *

Detala gramatiko

2 Vortospecoj kaj frazroloj

2.1 Vortospecoj

Ekzistas du specoj de vortoj en Esperanto: finaĵvortoj kaj vortetoj:

2.1.1 Finaĵvortoj

Plej multaj vortoj en Esperanto estas finaĵvortoj. Finaĵvorto baze konsistas el radiko ( pluraj radikoj) + vortklasa finaĵo, ekz.: patro, rozo, suno, amo, sana, verda, ege, aparteni, brilas, estos.

Radikoj esprimas plej diversajn aferojn: bestojn, homojn, agojn, kvalitojn, abstraktaĵojn, konkretaĵojn k.t.p. Radiko ne povas aperi memstare kiel vorto, sed bezonas finaĵon. Ekzistas naŭ vortigaj finaĵoj: O, A, E, I, AS, IS, OS, US kaj U. Se oni aldonas iun el tiuj finaĵoj al radiko, ĝi fariĝas vorto. Ĉiu ajn radiko povas akcepti ĉiun ajn finaĵon: homo, homa, home, homi, homas k.t.p., bluo, blua, blue, blui, bluas k.t.p., kuro, kura, kure, kuri, kuras k.t.p.

Iuj radikoj estas uzataj ĉefe en vortokunmetado. Oni nomas ilin afiksoj: EBL, UL, MAL, GE k.a.

2.1.2 Vortetoj

Vorteto ne bezonas finaĵon, sed povas aperi en frazo tia, kia ĝi estas. La vortetoj estas limigita grupo de vortoj, kiuj montras tre bazajn ideojn, gramatikajn rilatojn k.t.p. Ili estas precipe prepozicioj, ekz. al, de, en k.a.; personaj pronomoj, ekz. mi, vi, ŝi k.a.; substantivecaj kaj adjektivecaj vortetoj, ekz. kiu, tiu, kio, tio, kia, tia, kies, ties, ambaŭ k.a.; numeraloj, ekz. unu, du, tri, dek, cent k.a.; konjunkcioj, ekz. kaj, k.a.; subjunkcioj, ekz. ke, ĉu, se k.a.; adverbecaj vortetoj, ekz.: kie, tie, for, kiam, tiam, baldaŭ, hodiaŭ, kial, tial, kiel, tiel, kiom, tiom, ankaŭ, , jes, ne; interjekcioj, ekz. adiaŭ, bis, ho k.a.

45 el la vortetoj ŝajnas havi iajn finaĵojn, ŝajnas kunmetitaj, sed estas nekunmetitaj: tio, tia, kio, kie, iu, iel, ĉiam, ĉiom, nenial, nenies k.a. Tiujn vortetojn oni nomas tabelvortoj.

2.2 Frazroloj

Frazo estas vico de vortoj, kiuj kune esprimas penson. Frazparto estas vorto grupo de vortoj, kiuj rolas kiel unuo en frazo.

La plej grava frazparto estas la predikato. Ĝi estas verbo kun iu el la finaĵoj AS, IS, OS, US kaj U (normale ne I): iras, sidis, batos, vidus, pensu k.t.p. Predikato montras, pri kia ago stato temas.

La predikato estas la centro de la frazo. Ĉiuj aliaj partoj de la frazo rilatas en diversaj manieroj al la predikato. Ili ludas diversajn frazrolojn, ekz. subjekto, objekto, adjekto (prepozicia akuzativa), vokativo, epiteto, suplemento, predikativo. Ekzistas tri rimedoj montri frazrolon: nenio (nominativo), la akuzativa finaĵo N, kaj prepozicioj.

  • La junulo legas libron. La verbo legas estas predikato. La junulo estas subjekto. Libron estas objekto. La frazrolo de la subjekto estas montrata per foresto de rolmontrilo (per nominativo). La frazrolon de la objekto montras ĉeesto de la akuzativa finaĵo -N.

  • Ŝi veturis tutan tagon per sia aŭto. La frazparto tutan tagon estas akuzativa adjekto (kiu montras, kiel longe daŭris la ago). La frazparto per sia aŭto estas prepozicia adjekto (kiu informas pri la ilo de la ago). La frazrolon de la unua adjekto montras la akuzativa finaĵo -N. La frazrolon de la dua adjekto montras la prepozicio per.

  • Andreo, ĉu vi renkontis Paŭlon hodiaŭ? La frazparto Andreo estas alvoko.

  • Andreo loĝas en bela apartamento kun du ĉambroj. La adjektivo bela estas epiteto de la substantivo apartamento. La frazparto kun du ĉambroj estas suplemento de la substantivo apartamento.

  • La apartamento de Andreo estas malgranda. La frazparto malgranda estas subjekta predikativo. Ĝi priskribas la subjekton la apartamento pere de la predikata verbo estas.

Vidu ankaŭ la liston de gramatikaj terminoj.