Ensaluti

Memoru min

LA VORTARO VORTARO*

Por malfermi la vortaron, alklaku la supran butonon. Klarigoj pri kiel uzi la vortaron troveblas ĉe "Helppaĝoj".

>“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”>

Helpo: * ? Pli....

LA TUJMESAĜILO TUJMESAĜILO*

Per ĉi tiu tujmesaĝilo vi povas babili kun aliaj uzantoj de lernu!. Por ekigi la mesaĝilon, alklaku unu el la supraj butonoj. Pliaj informoj troveblas ĉe "Helppaĝoj".

Helpo * *

Konciza gramatiko

Afiksoj

La afiksoj (prefiksoj kaj sufiksoj) estas tre gravaj en Esperanto. Ekzistas 10 prefiksoj kaj 32 sufiksoj.

Prefiksoj

bo- parenco per geedziĝo patro - patro bopatro - bopatro
dis- al pluraj direktoj doni - doni disdoni - disdoni
ek- (subite) komenci vidi - vidi ekvidi - ekvidi
eks- ne plu reĝo - reĝo eksreĝo - eksreĝo
fi- malbona (principe pri karaktero) domo - domo fidomo - fidomo
ge- la du seksoj kune patro - patro gepatroj - gepatroj
mal- tute ne; inverse; kontraŭe bona - bona malbona - malbona
mis- ne ĝuste; erare uzi - uzi misuzi - misuzi
pra- malproksima en pasinteco aŭ (eblas se temas pri parencoj) estonteco tempo - tempo pratempo - pratempo
re- denove, ankoraŭfoje; inversdirekte veni - veni reveni - reveni

Sufiksoj

-- malbona (principe pri kvalito) domo - domo domo - domaĉo
-ad- daŭra aŭ ripeta ago kanti - kanti kantado - kantado
-- io konkreta alta - alta alto - altaĵo
-an- membro, apartenanto Kristo - Kristo kristano - kristano
-ar- multaj kiel unu tuto arbo - arbo arbaro - arbaro
-ĉj- kreas virajn karesnomojn (post 2-5 literoj de la nomo) patro - patro paĉjo - paĉjo
-ebl- oni povas fari legi - legi legebla - legebla
-ec- kvalito kiel abstrakta ideo rapida - rapida rapideco - rapideco
-eg- tre granda; tre forte varma - varma varmega - varmega
-ej- loko, kie kuiri - kuiri kuirejo - kuirejo
-em- inklino aŭ ŝato dormi - dormi dormema - dormema
-end- oni devas fari legi - legi legenda - legenda
-er- fragmento, peco da sablo - sablo sablero - sablero
-estr- homo: kiu gvidas, regas, prezidas lernejo - lernejo lernejestro - lernejestro
-et- tre malgranda; tre malforte varma - varma varmeta - varmeta
-id- infano; juna besto hundo - hundo hundido - hundido
-ig- kaŭzi ke io/iu -as labori - labori laborigi - laborigi
-- kvazaŭ iu -as ĝin ruĝa - ruĝa ruĝi - ruĝiĝi
-il- instrumento, rimedo tranĉi - tranĉi tranĉilo - tranĉilo
-in- indikas inan sekson knabo - knabo knabino - knabino
-ind- estas bone fari; merito legi - legi leginda - leginda
-ing- io, en kion oni metas tion, por teni ĝin glavo - glavo glavingo - glavingo
-ism- pensmaniero, sistemo kristano - kristano kristanismo - kristanismo
-ist- profesio, daŭra okupo/pensmaniero labori - labori laboristo - laboristo
-nj- virina karesnomo (post 2-5 literoj de la nomo) patrino - patrino panjo - panjo
-obl- kvanto; fojoj du - du duoblo - duobl
-on- parto du - du duono - duono
-op- op du - du duope - duope
-uj- ujo mono - mono monujo - monujo
-ul- homo tia juna - juna junulo - junulo
-um- um komuna - komuna komunumo - komunumo

Pluraj prefiksoj kaj sufiksoj povas esti uzataj samtempe.
patro - patro => bogepatroj - bogepatroj
labori - labori => mallaborema - mallaborema

Pluraj prefiksoj kaj sufiksoj povas esti uzataj memstare.
ilo - ilo
ekas - ekas

Pli detalaj klarigoj

Legu pli pri sufiksoj kaj prefiksoj.

Ekzercoj

Nivelo 1, Nivelo 2, Nivelo 3