Ensaluti

Memoru min

LA VORTARO VORTARO*

Por malfermi la vortaron, alklaku la supran butonon. Klarigoj pri kiel uzi la vortaron troveblas ĉe "Helppaĝoj".

>“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”>

Helpo: * ? Pli....

LA TUJMESAĜILO TUJMESAĜILO*

Per ĉi tiu tujmesaĝilo vi povas babili kun aliaj uzantoj de lernu!. Por ekigi la mesaĝilon, alklaku unu el la supraj butonoj. Pliaj informoj troveblas ĉe "Helppaĝoj".

Helpo * *

* Subtenu lernu!
lernu! funkcias dank' al via subteno.
/ Lernado /

Ludoj

Litertriso - Esperanta Vortludo

Litertriso estis inspirita de Vortaris, de Samir Ribić, kies inspiro estis Tetris, de Alexey Pajitnov. Ĝuu la ludon.

(Programisto de la ludo.)

Kiel funkcias?

Liter-brikoj falas de la supro kaj amasiĝas. Oni devas zorgi ke la brikamaso ne atingu la supron de la ludejo.

Dum literbriko falas, vi povas movi ĝin dekstren aŭ maldekstren per la sag-klavoj de la klavaro. (Se tio ne funkcios, klaku unu fojon sur la ludejo kaj provu denove.)

Provu faligi brikojn tiel ke ili formu vortojn, horizontale aŭ vertikale. Kiam vi formos vorton, la brikoj en tiu vorto malaperos kaj la supraj brikoj falos al la liberigitaj lokoj.

Premo sur la malsupren-sagklavo rapidigas falantan brikon. La supren-sagklavo ŝanĝas la literon de briko dum ĝi falas.

Estas tri niveloj:
Facila - vortoj devas havi almenaŭ tri literojn.
Mezfacila - pli rapida ol la facila nivelo.
Malfacila - vortoj havas almenaŭ kvar literojn.

Notu: Litertriso ne konas tre rarajn vortojn kiel 'jolo' aŭ 'lofi', kaj ne agnoskas nekutimajn finaĵojn, kiel 'musu' (agu kiel muso?) aŭ 'eji' (esti ejo?). Pensu pri ordinaraj vortoj kun ordinaraj finaĵoj. Spite ĉi tiujn limigojn, Litertriso foje agnoskas sensignifajn kunmetaĵojn.

Al la ludo!



Vortkrucenigmoj  Pendumito