* Subtenu lernu!
lernu! funkcias dank' al via subteno.

Ensaluti

Memoru min

LA VORTARO VORTARO*

Por malfermi la vortaron, alklaku la supran butonon. Klarigoj pri kiel uzi la vortaron troveblas ĉe "Helppaĝoj".

>“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”>

Helpo: * ?

LA TUJMESAĜILO TUJMESAĜILO*

Per ĉi tiu tujmesaĝilo vi povas babili kun aliaj uzantoj de lernu!. Por ekigi la mesaĝilon, alklaku unu el la supraj butonoj. Pliaj informoj troveblas ĉe "Helppaĝoj".

Reguloj * *


/ Lernado / Vortoj /

Utilaj frazoj

Baldaŭ komenciĝos uragano. Baldaŭ pluvos.
Ĉu oni prognozas ŝtormon por morgaŭ? De kie blovas la vento?
Dense falas la neĝo. Ekblovis forta vento.
Estas dek gradoj (super) sub la nulo. Estas malseke.
Estas malvarme. Estas sufiĉe varme.
Estas terura varmego. Estos frosto.
Hieraŭ fulmis kaj tondris. Hieraŭ tutan tagon hajlis.
Hodiaŭ estas pluva vetero. Hodiaŭ la vetero estas bela.
Hodiaŭ la vetero ne estas bela. Kia estos la vetero morgaŭ?
Kia temperaturo estas nun? Kian veteron oni prognozas por morgaŭ?
Kiom da gradoj estas hodiaŭ? Komencas pluveti.
La ĉielo estas nuba. La ĉielo heliĝis.
La neĝo degelas. La pluvo falas torente.
La pluvo jam ĉesis. La suno brilas.
La tempesto furiozis kelkajn tagojn. La termometro montras ... .
La vento forblovis la nubojn. La vento kvietiĝis.
La vetero estas ventega. Lumas la luno.
Morgaŭ estos fulmotondro. Neĝas.
Nenia nubeto troviĝas sur la ĉielo. Pluvas.