Kiel trovi koordinatojn de urbo
Bonvolu sekvi la malsuprajn paŝojn.
Paŝoj
- Iru al http://gnswww.nga.mil/geonames/GNS/index.jsp
- Alklaku en la menuo de tiu paĝo "GNS Search".
- Ĉe "Name:" enskribu vian urbon, ĉe "Country Code:" elektu vian landon kaj poste alklaku la "Search"-butonon.
- Tiam aperas ciferoj kiel "59° 19' 00" N0 18° 03' 00" E" (tiuj estas por Stokholmo).
- Notu la gradojn (°) kaj minutojn (') por la latitudo kaj longitudo, kaj poste enmetu ilin en la formularon de lernu!. Gravas ke vi enmetas NUR ciferojn.
Ankaŭ atentu pri la direktoj, N / S por latitudo kaj E / W por longitudo.