Ensaluti

Memoru min

LA VORTARO VORTARO*

Por malfermi la vortaron, alklaku la supran butonon. Klarigoj pri kiel uzi la vortaron troveblas ĉe "Helppaĝoj".

>“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”>

Helpo: * ? Pli....

LA TUJMESAĜILO TUJMESAĜILO*

Per ĉi tiu tujmesaĝilo vi povas babili kun aliaj uzantoj de lernu!. Por ekigi la mesaĝilon, alklaku unu el la supraj butonoj. Pliaj informoj troveblas ĉe "Helppaĝoj".

Helpo * *

Kunlaborantoj

La projekton lernu! finance subtenas la usona esplorfondaĵo "Esperantic Studies Foundation", ESF. La teamo kiu realigis la paĝaron estas parto de la internacia laborgrupo Esperanto@Interreto, E@I.

Esperantic Studies Foundation

ESF fondiĝis en 1968, per iniciato de Humphrey Tonkin, Jonathan Pool kaj E. James Lieberman, unuavice por subteni kaj stimuli la evoluigon de la anglalingva faka literaturo pri Esperanto. Iom post iom la uzado de Esperanto en edukado fariĝis unu el la prioritataj zorgoj de ESF, interalie pro ĝia asociiĝo kun la ĉiujara Nord-Amerika Somera Kursaro, NASK, kiun ĝi nun subtenas finance kaj organize.

Esperanto@Interreto

E@I estas laborgrupo ligita al Tutmonda Esperantista Junulara Organizo. Ĝi realigas projektojn, kiuj helpas al Esperanto-parolantoj uzi Interreton por tutmonde kunlabori, informi pri Esperanto kaj instrui ĝin. La tri ĉefaj agadkampoj de E@I estas krei ret-paĝarojn, aranĝi seminariojn kaj informi pri kiel Esperanto kaj Interreto kune uzeblas por tutmonde komuniki facile kaj rapide!



Teamo