Ensaluti

Memoru min

LA VORTARO VORTARO*

Por malfermi la vortaron, alklaku la supran butonon. Klarigoj pri kiel uzi la vortaron troveblas ĉe "Helppaĝoj".

>“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”>

Helpo: * ? Pli....

LA TUJMESAĜILO TUJMESAĜILO*

Per ĉi tiu tujmesaĝilo vi povas babili kun aliaj uzantoj de lernu!. Por ekigi la mesaĝilon, alklaku unu el la supraj butonoj. Pliaj informoj troveblas ĉe "Helppaĝoj".

Helpo * *

Homoj kaj organizoj

Zam montrilo Lasu al mi prezenti... LA TEAMOOOOOOOOOOOOOOOOOOON DE LERNUUUUUUUUUUUUUUUUUUUUUUUU!!!!!!!!!!!!!!!!!!


foto de Bertilo Nomo: Bertilo WENNERGREN (bertilow)

Lando: Sud-Koreio kaj Germanio (kun Sveda pasporto)

Respondecoj: Programado kaj lingva konsilado

Sinprezento: Mi naskiĝis en 1956. Esperanton mi lernis en 1980 (post multjara interesiĝo pri la lingvo). Mi estas programisto kaj muzikisto, kaj membro de la Akademio de Esperanto. Mi loĝas kune kun mia edzino plejparte en Seulo en Sud-Koreio, sed dum parto de la jaro en Germanio. Esperanto estas nia hejma lingvo.



foto de Erinja Nomo: Erin PIATESKI (erinja)

Lando: Usono

Respondecoj: Tradukas lernu!-paĝaron en la anglan, helpas pri registrado de sonoj, kaj ordigas kunlaboron inter lernu! kaj NASK.

Sinprezento: Mi naskiĝis en 1980, proksime al la ĉefurbo de Usono. Mi esperantiĝis en 1995, ĉar mi aŭdis ke Esperanto estas facila lingvo, kaj mi volis povi flue paroli fremdan lingvon. Mi tiam tute ne imagis ke oni povus vojaĝi per Esperanto. Mi estas meĥanika inĝeniero. En mia libertempo mi ŝatas legi kaj kuiri vegetaran manĝaĵon de la tuta mondo.


foto de Hokan Nomo: Hokan LUNDBERG (ho)

Lando: Svedio

Respondecoj: En lernu! helpas pri programado, kursoj kaj planado.

Sinprezento: Mi naskiĝis en Svedio en 1972 kaj komencis pri Esperanto kiel 25-jarulo. Ekde tiam mi aktivas pri diversaj Esperanto-projektoj kaj organzioj. En 2002 mi ekloĝis en Beogrado (Serbio) kun Sonja Petroviĉ (alia teamano) kaj plentempe laboris pri Esperanto-projektoj (ĉefe lernu.net) dum 3 jaroj. Nun ni loĝas en Stokholmo (Svedio) kaj mi laboras kiel gimnazia instruisto pri programado.



foto de Jevgenij Nomo: Jevgenij GAUS (Jev)

Lando: Litovio

Respondecoj: Nuntempe estas ĉefa programisto de lernu!.

Sinprezento: Mi komencis mian vivon en la jaro 1978. En 1999 mi komencis lerni Esperanton kaj post kelkaj monatoj da lernado ekinstruis ĝin. Nun mi studas juron kaj samtempe daŭre esperantumas. Mi tre ŝatas okupiĝi pri diversaj internaciaj projektoj.




foto de Neringa Nomo: Neringa GAUS (Jasminka)

Lando: Litovio

Respondecoj: Okupiĝas pri la enhavo de lernu!, verkas ekzercojn, okupiĝas pri la rubrikoj "Gazetoj" kaj "Vorto de tago", helpas pri tradukado de lernu!.

Sinprezento: En la jaro 1984 la sorto decidis, ke mi jam devas ekvidi la mondon, kaj mi... naskiĝis. Esperanton mi eklernis en 2001 kaj iom post iom komencis okupiĝi pri diversaj E-projektoj. Nun mi multe da tempo dediĉas al lernu! kaj al litovlingva retrevuo Esperanto mozaika". Krom tio mi studas komputikon ĉe unu el litovaj universitatoj.



foto de Sonja Nomo: Sonja PETROVIĆ (so)

Lando: Serbio kaj Montenegro (sed nun loĝas en Svedio)

Respondecoj: Oficiala kunordiganto de lernu!-projekto, okupiĝas en ĝi pri ĉio poiomete ;-).

Sinprezento: En la jaro 1998, estante 15-jara, mi decidis lerni Esperanton por sperti ankaŭ aliajn landojn ol eks-Jugoslavio, kie mi naskiĝis. Tio montriĝis esti bona ideo: dank' al Esperanto mi multe vojaĝis tra la mondo ĝis 2004, kiam naskiĝis mia filineto Iva. En 2005 ni translokiĝis al Svedio, la hejmlando de la patro de Iva, Hokan.
Krom Esperanto-projektoj kaj ludado kun la etulino, mi studas kaj tre ĝuas legi, renkonti amikojn, kultivi florojn kaj legomojn kaj beligadi novan hejmon.


Aparte gravaj kunlaborantoj


Aaron CHAPMAN (Arono)

Provizas voĉon kaj registradon kaj estis ĉefa aspektigisto de lernu!. Li loĝas kun sia edzino Karlina en Vankuvero, Kanado. Aaron estas unu el la unuaj teamanoj.

Allon ROTHFARB (Allon)

Programisto el Israelo. Helpis pri programado kaj funkciigo de la hebrea (kaj aliaj lingvoj kiujn oni skribas de dekstre maldekstren - RTL) en la paĝaro.

Chuck SMITH (amuzulo)

La fondinto de la Vikipedio en Esperanto kaj Eklaboru. Li helpis traduki kaj testi lernu!.

Clayton SMITH (Argilo)

La unua ĉefprogramisto de la paĝaro. En lernu! nun okupiĝas pri servilo-administrado.

Cleve LENDON

Programisto el Kanado kiu nun vivas en Tokio, Japanio. En lernu! li kreis la vortdishakigilon por la vortaro kaj plurajn ludojn. Krom krei softvaron kaj Esperanto-hejmpaĝojn Klivo ŝatas irlandan dancadon.

Helen CLAESSON

Desegnis plejparton de ilustraĵoj ĉe la paĝaro, i.a. por la kursoj "Gerda Malaperis", "Jen nia IJK", "Ana Pana", "Ana renkontas", por konciza gramatiko kaj ĉiujn bildojn kun la kato Maz.

Henning VON ROSEN (henning)

Multe kontribuis al konceptado de lernu!, estis unu el la unuaj teamanoj. Helpis krei bildovortaron por lernu!. Henning loĝas en Svedio.

Ingvar VON SCHOULTZ (Ingvar)

Li loĝas en Svedio. Ĉe lernu! li helpis pri programado, ĉefe por la kurso "Vojaĝu kun Zam".

Oleg IZYUMENKO (Oleg326756)

En lernu! helpis pri tradukado en la rusan, lingvohelpado kaj implementado de Google-teknologioj ĉe la paĝaro, ankaŭ pri subteno de lernu! fare de Google kaj partopreno de lernu! en ties programoj.

Radojica PETROVIC

Verkis ekzercojn por lernu! kurso "Jen nia IJK". Instruas komputikon kaj instru-metodikon ĉe universitato en Ĉaĉak, Serbio kaj Montenegro. Radojica estas la prezidanto de ILEI (Internacia Ligo de Esperanto-Instruistoj). Multe laboras por projekto Interkulturo.

Vitaly MONASTYREV (mesh)

Programisto el Ukrainio, nun loĝanta en Germanio. Helpis pri programado kaj elŝutebla versio de lernu!.



Subtenantoj  Helpantoj