
Por malfermi la vortaron, alklaku la supran butonon. Klarigoj pri kiel uzi la vortaron troveblas ĉe "Helppaĝoj".
“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”
Helpo: * ?
lernu: vorto en Esperanto kiu signifas "lernu".
lernu!: senkosta retejo por konatiĝo kun kaj lernado de internacia lingvo Esperanto.
Ĝi ankaŭ estas iuspeca eksperimento pri metodiko de perreta, seninstruista kaj senklasa lingvolernado. Ni estas malfermitaj al kunlaboro kaj volonte interŝanĝas spertojn kaj teknikojn!
La ideo de lernu! kiel lerno-medio naskiĝis ligite kun la unua Edukado@Interreto (E@I) seminario en Svedio en aprilo de 2000, kaj konkretiĝis oktobre 2001 dum la dua E@I, ankaŭ en Svedio. En julio 2002, la projekto ricevis subtenon de la fondaĵo ESF, kaj la paĝaro ekkreiĝis tiu-aŭguste. La lanĉo okazis kvar monatojn poste, en decembro 2002.
Dum la jaroj multegaj diversaj homoj kontribuis al la projekto kaj influis ĝin. Ankaŭ vi povas tion fari, finance aŭ praktike (ekz. per tradukado, lingvohelpado aŭ redaktado de vortaroj).
E@I registriĝis kiel politike neŭtrala, neregistara junulara organizo en la jaro 2005. Ĝi fondiĝis surbaze de spertoj de la agado de internacia laborgrupo, kiu okupiĝis pri interretaj projektoj kaj kiu sub tiu ĉi nomo funkciis ekde la jaro 1999 kiel organizo sen jura personeco. Ĝi realigas projektojn, kiuj helpas al Esperanto-parolantoj uzi Interreton por tutmonde kunlabori, informi pri Esperanto kaj instrui ĝin. La tri ĉefaj agadkampoj de E@I estas krei ret-paĝarojn, aranĝi seminariojn kaj informi pri kiel Esperanto kaj Interreto kune uzeblas por tutmonde komuniki facile kaj rapide!