Ensaluti

Memoru min

LA VORTARO VORTARO*

Por malfermi la vortaron, alklaku la supran butonon. Klarigoj pri kiel uzi la vortaron troveblas ĉe "Helppaĝoj".

>“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”>

Helpo: * ? Pli....

LA TUJMESAĜILO TUJMESAĜILO*

Per ĉi tiu tujmesaĝilo vi povas babili kun aliaj uzantoj de lernu!. Por ekigi la mesaĝilon, alklaku unu el la supraj butonoj. Pliaj informoj troveblas ĉe "Helppaĝoj".

Helpo * *

Informiloj

Ni petas vin elŝuti la faldfolion, printi ĝin kaj poste pendigi la duan folion diversloke kaj disdoni la faldfolion al ĉiuj, kiujn vi renkontas! :-)

Por elŝuti

Nuntempe la faldfolio ekzistas en la jenaj lingvoj:

ca, cs, da, de, el, en, es, eo, fi, fr, he, hr, hu, it, ja, ko, lt, nl, no, pl, pt, ru, sk, sv, zn-cn, zn-tw

Alklaku lingvokodon per dekstra musbutono por elŝuti la faldfolion en tiu lingvo.

Instrukcioj

Vi devas printi ambaŭflanke kaj poste faldi unu fojon tiel, ke sur la kovrilpaĝo estu "Esperanto" en grandaj literoj, en la lasta paĝo "la logotipo kaj www.lernu.net" kaj sur la mezaj paĝoj "Kio estas Esperanto?" (maldekstre) kaj pri lernu! (dekstre).

La tekstenhavo

ridetu kaj lernu!

Internacia lingvo

La paĝaro por Esperanto

Plurlingva paĝaro por Esperanto

lernu! estas paĝaro, kiu enhavas informojn pri Esperanto kiel lingvo kaj fenomeno, plurajn kursojn kaj subtenilojn por lerni Esperanton. La ĉefa celo de la paĝaro estas helpi al retemuloj, kiuj volas facile kaj senpage informiĝi, kaj lerni la lingvon.

Ĉe la paĝaro troveblas diversnivelaj kursoj, vortaroj en multaj lingvoj, superrigardo de la gramatiko, aŭskulteblaj rakontoj kun bildoj, tuj-mesaĝilo por rekta interkomunikado ktp.

Subtenantoj de lernu!

lernu! estas realigata fare de la internacia laborgrupo Esperanto@Interreto (E@I). La tri ĉefaj agadkampoj de E@I estas krei ret-paĝarojn, aranĝi seminariojn kaj informi pri kiel Esperanto kaj Interreto kune uzeblas por tutmonde interkomuniki facile kaj rapide!

lernu! estas finance subtenata fare de la usona esplorfondaĵo Esperantic Studies Foundation (ESF). ESF fondiĝis en 1968 unuavice por subteni kaj stimuli la evoluigon de la anglalingva faka literaturo pri Esperanto. Iom post iom la uzado de Esperanto en edukado fariĝis unu el la prioritataj zorgoj de ESF.

"Ĝi instigas min lerni pli, esplori pli kaj konatiĝi pli." (Jacob, 27, Usono)

"Esperanto estas granda parto de mia vivo." (Ĵenja, 25, Litovio)

"Por mi Esperanto estas bonaj amikoj el plej diversaj mondopartoj." (Oleg, 22 Rusio)

"La plej libera lingvo de la mondo!" (Katja, 23, Svedio)

"Esperanto permesis al mi malkovri alian mondon, senliman, buntan kaj amikecan..." (Rafael, 27, San-Domingo)

"Por ni estas ĝuo uzi Esperanton. Per ĝi ni ĉiutage interkomunikas kun amikoj de diversaj landoj kaj kontinentoj, plej ofte per Interreto. Ni spertas Esperanton kiel trafan ilon por amikeco kaj kunlaboro inter homoj de malsamaj gepatraj lingvoj." (La teamo de lernu!)

lingvoj

pri Esperanto

kursoj

vortaro

tujmesaĝilo



Rete informi  Afiŝoj