Komunaj notindaĵoj:
- La paĝaron uzas homoj de diversaj aĝoj kaj de diversaj kulturoj, pro tio ni petas vin ĉiam esti tolerema kaj ĝentila en via komunikado kun aliaj lernu!-uzantoj.
- lernu! ne garantias seninterrompan kaj bonan funkciadon de la paĝaro ĉiam.
- La tekstoj de la paĝaro povas enhavi diversajn tajperarojn kaj malĝustaĵojn. La teamo de lernu! provas korekti ilin iom post iom kaj viaj atentigoj pri ili estas bonvenaj.
- Sur kelkaj paĝoj de lernu! eblas trovi ligilojn al aliaj paĝaroj, lernu! neniel respondecas pri la enhavo de tiuj paĝaroj.
- lernu! ne estas respondeca pri la enhavo de mesaĝoj, kiujn sendas la uzantoj de la paĝaro.
- Registriĝante ĉe lernu! vi aŭtomate iĝas membro de la neregistara kaj nepolitika organizo E@I. E@I estas la organizo, kiu kreis kaj prizorgas lernu!. Pli da informoj pri E@I kaj la membreco
- lernu! rajtas ŝanĝi la regulojn pri uzado de la paĝaro, sed en tia okazo lernu! ĝustatempe informos vin pri la ŝanĝo.
- lernu! por statistiko rajtas kolekti teknikajn informojn pri ĉiuj uzantoj de lernu!, ekz. IP-adresojn, informojn pri operaciaj sistemoj, TTT-legiloj ktp. Nek tiuj, nek aliaj informoj pri la uzantoj, estos transdonitaj al iu alia. La privateco de unuopaj uzantoj de la paĝaro ne estos endanĝerigita.
- La enhavo de lernu! devenas de diversaj fontoj kaj pro tio validas diversaj kopirajtoj por malsamaj partoj de ĝi. Tial, se vi volas reuzi parton de la paĝaro aliloke, vi devas unue kontakti kaj peti permeson.
En la tuta paĝaro estas malpermesite:
- Uzi fivortojn aŭ ofendajn esprimojn. Tio inkluzivas salutnomojn, mesaĝojn, forum-mesaĝojn, sinprezentojn ks. La sola loko, kie povas esti fivortoj, estas "Vortlernado".
- Uzi maldecajn bildojn aŭ fotojn, kiuj iel ofendas aliajn uzantojn aŭ kulturojn, por via profil-bildo.
- Sendi maldecajn bildokartojn al aliaj uzantoj.
- Anonci informojn, kiuj:
- Provokas nacian, rasan, religian, socian kaj seksan malamon;
- Disvastigas, propagandas aŭ reklamas perforton, narkotaĵojn aŭ similajn substancojn;
- Iel kalumnias, ofendas iun ajn homon;
- Malrespektas rajton de persono al la privata vivo;
- Malrespektas ies aŭtorajn rajtojn, markojn aŭ licencojn. Se vi uzas kopirajtan materialon, nepre indiku la fonton.
- Uzi la paĝaron por komercaj celoj. La sola loko, kie vi povas reklami iun produkton ks. aŭ informi pri ĝi, estas la forumo, sub "Pri ĉio cetera".
- Uzi la mesaĝsistemon, la traduksistemon aŭ la lingvohelpantejon por reklamado aŭ por sendado de rubmesaĝoj.
- Skribadi al la uzantoj post kiam ili petis vin ne fari tion. Bonvolu respekti ilian deziron.
- Enmeti skriptojn, kiuj povas damaĝi la paĝaron.
Specifaj reguloj por la forumoj de lernu!:
- Ne skribadu pri io, kio tute ne rilatas al la temo.
- Kontrolu, ĉu la temo, kiun vi kreas, ankoraŭ ne ekzistas en la forumo.
- En esperant-lingvaj fadenoj skribu nur en Esperanto.
- En nacilingvaj fadenoj skribu en tiu lingvo, por kiu ĝi estas kreita. Se vi skribas en Esperanto, bonvolu traduki la tekston nacilingven.
- La sola loko, kie vi rajtas uzi forumojn por komercaj celoj, estas sub la temo "Pri ĉio cetera".
- Multnombraj samaj aŭ preskaŭ samaj mesaĝoj estas malpermesitaj.
- Ne kalumniu kaj ne diskutu nehoneste. Ekzemple, estas malpermesite kripligi la sencon de aliaj mesaĝoj, ŝanĝi viajn komentojn kun la intenco kaŝi aŭ kripligi la sencon, provoki aliajn uzantojn malobservi la regulojn.
- Ne enmetu rubaĵojn.
Obeu la administrantojn de la paĝaro. Se vi estis avertita traduki vian mesaĝon aŭ korekti ĝin, ĉar ĝi ne obeas la regulojn, faru tion. Aliokaze viaj mesaĝoj estos forĵetitaj, kaj poste vi estos blokita, kaj ne plu povos uzi la paĝaron.
Specifaj reguloj por la tujmesaĝilo:
- Multnombraj samaj aŭ preskaŭ samaj mesaĝoj estas malpermesitaj.
- Estas malpermesite intence provi malbonigi/malfunkciigi la tujmesaĝilon.
Specifaj reguloj por virtuala klasĉambro:
- Por instruistoj: Instruu nur laŭ la antaŭ-anoncita temo de la leciono.
- Por lernantoj:
- Ne ĝenu aliajn lernantojn, kiuj partoprenas virtualajn lecionojn. Se vi faros tion, instruisto rajtos vin bloki kaj vi tiam povos nur legi, kion skribas aliaj, sed ne skribi mem.
- Ne provu intence malbonigi la klasĉambron (ekzemple, enmetadi skriptojn).
Administrantoj de lernu! rajtas bloki vin, se vi ne observos la regulojn. Se vi rimarkas, ke iu uzanto ne observas la regulojn, uzu la raportan ligilon/butonon ĉe ties profilo, mesaĝoj, bildokartoj k.s.
Vi povas registriĝi ĉe la paĝaro nur se vi konsentas kun ĉiuj supre listigitaj reguloj kaj kondiĉoj. Krome lernu! povas nuligi vian registriĝon, se estos klare rimarkite, ke vi ne observas la regulojn kaj kondiĉojn.
Se vi havas demandojn rilate al la supraj punktoj vi estas tre bonvena skribi al .
Agrablan uzadon de la paĝaro! 