Ensaluti

Memoru min

LA VORTARO VORTARO*

Por malfermi la vortaron, alklaku la supran butonon. Klarigoj pri kiel uzi la vortaron troveblas ĉe "Helppaĝoj".

>“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”>

Helpo: * ? Pli....

LA TUJMESAĜILO TUJMESAĜILO*

Per ĉi tiu tujmesaĝilo vi povas babili kun aliaj uzantoj de lernu!. Por ekigi la mesaĝilon, alklaku unu el la supraj butonoj. Pliaj informoj troveblas ĉe "Helppaĝoj".

Helpo * *

* Subtenu lernu!
lernu! funkcias dank' al via subteno.

Somera Esperanto-Studado

Kastelo TrenčínDuontagaj ekskursoj

  • Urbo Trenčín (prezo: 10 EUR)

    Trenčín kune kun Bratislava kaj Nitra apartenas al tri plej malnovaj urboj de Slovakio, kiujn kronikoj mencias jam en la 11-a jarcento. Ĝia strategie favora situo - proksime de tri transpasejoj de Karpatoj kaj en kruco de komercaj vojoj - faris el ĝi gravan apogan punkton kaj administran centron de tuta meza regiono Považie. Nuntempe la urbo havas preskaŭ 60 mil loĝantojn. Longan tradicion havas ekspozicioj kaj merkatoj, la urbo estas konata ankaŭ kiel urbo de modo.

    Danke al konata Roma surskribo sur kastela roko estas Trenčín unu el la eŭropaj urboj kun antikva historio. Inter famaj memoraĵoj troviĝas ankaŭ Kastelo Trenčín, Pest-kolono, Domo de la ekzekutisto, sinagogo kaj aliaj.

    Kastelo Trenčín

    Dominanto de ne nur la urbo, sed ankaŭ de la tuta regiono estas Kastelo Trenčín, nacia kultura memoraĵo kaj unu el la plej belaj kasteloj de tuta Slovakio. Ĝi estis konstruita en loko de malpli nova sidejo, kiu ekzistis ĉi tie ekde bronzepoko.

    En la kastelo troveblas historiaj ekspozicioj de Muzeo de Trenčín, kiuj rilatas al la historio de regiono kaj de la kastelo mem. Allogas precipe la ekspozicio de historia meblaro kaj feŭdalismo, valoraj armiloj, pentraĵoj, pratempaj kaj etnografiaj ekspoziciaĵoj en Palaco de Ľudovít kaj daŭra kastela galerio. Krom tio videblas arkeologiaj kolektoj kaj trovitaĵoj, akiritaj dum arkeologiaj esploroj en la kastelo. En la korto estas konservita legenda Puto de amo.

    Panoramajn bildojn vidu ĉi tie.


  • Kastel-ruinoj 'Beckov'Kastel-ruinoj "Beckov" kaj "Čachtický hrad" (prezo: 10 EUR)

    Kastelo Beckov troviĝas sur kruta, 70 m alta roko, tuj apud urbeto Beckov. De fora pasinteco Beckov ludis gravan rolon kaj apartenis al elstaraj sidejoj de regiono Považie. Danke al sia favora situo la kastelo estas ankaŭ tre ŝatata turista atrakcio. Rekonstruado savis multajn ĝiajn konstruaĵojn kaj hodiaŭ la areo estas malfermita por la publiko. En julio okazas ĉi tie kastela festo kun konkerado de kastelo.

    Al neniu kastelo en Slovakio rilatas tiom da rakontoj kaj legendoj, kiom al kastelo Čachtice. Preskaŭ ĉiuj estas kunigitaj kun Alžbeta Báthoryová, konsiderata la plej konata amasmurdistino en slovakia kaj hungaria historioj. Laŭdire ŝi murdigis kelkcent junajn knabinojn, por povi bani sin en ilia sango kaj per tio daŭre resti juna kaj bela. Turmentado kaj mortigado daŭris ekde 1585 ĝis 1610. Servistoj tiom ekmalamis la grafinon, ke ŝi kaj ŝiaj helpantoj estis devigitaj eliri el la kastelo nur kun eskorto. Ŝia nobela deveno savis ŝin de ekzekuto, tamen la helpantojn ne.

    La kastelo estis konstruita en la unua duono de la 13-a jarcento. Ĝi apartenis al la unuaj kasteloj, kiuj gardis la okcidentan limon de monarkio, tial ĝi estis konstruita kiel fortikaĵo. Inter la ruinoj estas bone rekoneblaj unuopaj konstruaĵoj kaj la areo estas libere alirebla. El la kastelo estas belega elvido al la ĉirkaŭaj montaroj.

Tuttaga ekskurso

BratislavaBratislava (prezo: 25 EUR)

Vizitotaj lokoj: burgruino Devín, Bratislava kastelo, malnova urboparto, galerio de moderna arto Danubiana, kaj io pli...

Bratislava estas ĉefurbo kaj la plej multe loĝigata urbo de Slovakio (pli ol 425 mil loĝantoj). En la urbo havas sidejon la ŝtatprezidanto, registaro, parlamento, diversaj oficejoj kaj ministerioj, ankaŭ pluraj universitatoj, teatroj, muzeoj kaj aliaj kulturaj kaj sciencaj institucioj. Bratislavo situas sur ambaŭ bordoj de rivero Danubo, sur montarpiedo de Malgrandaj Karpatoj. La urbo estas proksime de Ĉeĥio, Aŭstrio kaj Hungario. Ĝi estas la unusola ĉefurbo en la mondo, kiu limas samtempe kun du landoj (Hungario kaj Aŭstrio).

DevínHistorio. En la areo de la urbo estis trovitaj viv-spuroj eĉ de ŝtonepoko. Ĉirkaŭ 400 a.K. – 50 a. K. en la areo loĝis keltoj, kiuj konstruis tie sian fortikaĵon. Ekde la 1-a ĝis la 5-a jarcento tra la urbo kondukis limo de Roma Imperio. Ekde la 6-a jarcento sur la loko de la urbo ekloĝis la unuaj slavoj. En la jaro 907 aperis la unua skribmencio pri bratislava en salzburgaj analoj. Dum la jaroj 907 – 1918 Bratislavo estis parto de Hungara reĝlando kaj dum la jaroj 1536 – 1784 ĝi estis eĉ la ĉefurbo de Hungara reĝlando. En la jaroj 1919 – 1939 kaj 1945 – 1992 la urbo estis parto de Ĉeĥoslovakio. Ekde la jaro 1993 Bratislavo estas ĉefurbo de memstara Slovakio.

Devín. Ekde 1946 urbo Devín estas parto de Bratislavo (8 km for de la centro de la urbo), kiu situas sur montetoj kaj deklivoj ĉe kunfluejo de riveroj Danubo kaj Moravo. La vilaĝo estis menciita unuafoje en la jaro 1237 en formo villa Thebyn. En la 13-a jarcento la hungara reĝa fortikaĵo estis konstruita en la loko kaj ricevis la nomon Dyven. En 1809 armeo de Napoleono detruis la fortikaĵon. Ľudovít Štúr tie komencis nacian movadon de la slovakoj en 1836.

Fonto: www.wikipedia.org.



Instigi Kreemon  Kotizoj