Ensaluti

Memoru min

LA VORTARO VORTARO*

Por malfermi la vortaron, alklaku la supran butonon. Klarigoj pri kiel uzi la vortaron troveblas ĉe "Helppaĝoj".

>“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”>

Helpo: * ? Pli....

LA TUJMESAĜILO TUJMESAĜILO*

Per ĉi tiu tujmesaĝilo vi povas babili kun aliaj uzantoj de lernu!. Por ekigi la mesaĝilon, alklaku unu el la supraj butonoj. Pliaj informoj troveblas ĉe "Helppaĝoj".

Helpo * *

* Subtenu lernu!
lernu! funkcias dank' al via subteno.

Somera Esperanto-Studado

Esperanto-instruadon gvidos spertaj Esperanto-instruistoj, kun abundaj internaciaj spertoj.

Dum la alventago okazos mallonga enir-testo, por povi bone dividi lernantojn laŭ la lingvo-nivelo. Fine de la aranĝo la partoprenantoj ricevos atestilojn pri 26-hora kurso laŭ la niveloj de nova eŭropa referenckadro pri lingvo-instruado de la nivelo A1 ĝis C1.

Instruistoj

Stano MARČEK Stano MARČEK (SK)
A1-A2-niveloj
Petra SMIDELIUSZ Petra SMIDELIUSZ (HU)
B2-nivelo
Dalia PILECKIENĖ Dalia PILECKIENĖ (LT)
B1-nivelo

Ekzamenoj de UEA laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro

Planata estas okazigo de ekzamenoj en 3 niveloj: B1, B2 kaj C1 – la 6-an de julio 2010. Minimuma bezonata kvanto por ke okazu la ekzamenoj estas 10 homoj, tial do aliĝu frue, por povi aranĝi la ekzamenadon. Menciu vian emon ekzameniĝi en la aliĝilo, same menciu la ekzamen-nivelon! Bonvolu plenigi ankaŭ apartan aliĝilon por ekzamenoj, kiu troviĝas ĉe edukado.net kaj resendi ĝin al . Atentu! La ekzameno estas aparte pagenda (bonvenus se vi antaŭpagus ĝin kune kun aliĝkotizo). Kotiztabelo por la ekzamenoj troveblas ĉi tie. Detalojn pri la KER-ekzamenoj vidu ĉe edukado.net.

Flugiloj de malfacila vento

Se vi estas instruema kaj jam relative bone parolas Esperanton, tio estas via ŝanco por praktika trejnseminario dum SES.

Priskribo: Lingva perfektigo kaj metodika trejnado de E-instruemuloj kaj interkulturedukantoj laŭ la metodologio de Flugiloj de malfacila vento kaj de Interkulturo.

Celoj:

  • formado de kursgvidantoj;
  • formado de interkultur-edukantoj, surterenaj aplikantoj kaj helpantoj de la projekto Interkulturo.

Celgrupo: B1/B2/C1-nivelaj interesatoj pri E-instruado, pri interkultura edukado kaj lernado per Esperanto, kaj pri interkultura aliro al lingvo-instruado kaj lernado.

Principa tempoplano:
Antaŭtagmeze:

  • lecionoj, grupaj ekzercoj;
  • laŭ anticipa interkonsento kun gvidantoj de aliaj grupoj:
    • observaj vizitoj dum iliaj lecionoj;
    • provlecionoj de la seminarianoj.

Posttagmeze, iom malkiel ĉe aliaj grupoj:
  • diskutrondoj;
  • grupa kaj individua solvado de taskoj kaj preparado por la morgaŭaj lecionoj;
  • parta partopreno en la cetera SES-programo posttagmeza kaj vespera.

Gvidantoj de la seminario:

  • Radojica PETROVIĆ (RS)
  • aperos baldaŭ

Rimarko: Por aliĝi al "Flugiloj" seminario bv. mencii tion en la aliĝilo (plenigu koncernajn partojn en ĝi).

TEJO-Seminario "Instigi Kreemon"

Alternative (do paralele kun instruado kaj "Flugiloj") okazos seminario de TEJO "Instigi kreemon". Pliajn informojn pri la seminario vi trovos en la paĝo Instigi Kreemon.

Rimarko: Por aliĝi al seminario "Instigi kreemon" necesas mencii tion en la aliĝilo kaj plenigi koncernajn partojn en ĝi.



Programo  Instigi Kreemon