Ensaluti

Memoru min

LA VORTARO VORTARO*

Por malfermi la vortaron, alklaku la supran butonon. Klarigoj pri kiel uzi la vortaron troveblas ĉe "Helppaĝoj".

>“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”>

Helpo: * ? Pli....

LA TUJMESAĜILO TUJMESAĜILO*

Per ĉi tiu tujmesaĝilo vi povas babili kun aliaj uzantoj de lernu!. Por ekigi la mesaĝilon, alklaku unu el la supraj butonoj. Pliaj informoj troveblas ĉe "Helppaĝoj".

Helpo * *

* Subtenu lernu!
lernu! funkcias dank' al via subteno.

Somera Esperanto-Studado

Aliĝkotizoj

Aliĝkotizoj kovros nur parton de kostoj de la aranĝa programo. Restanta parto de la programkostoj estos kovrita per alifontaj subvencioj.

Por partoprenantoj ĝis 18-jaroj estas simbola partonprenkotizo - 10 EUR. Por emeritoj (homoj pli ol 60-jaraj) estas rabato 10 EUR.

Aliĝdato A-landano B-landano C-landano
ĝis 2010-03-30 € 40 € 30 € 20
ĝis 2010-04-30 € 50 € 40 € 30
post 2010-05-01 € 60 € 50 € 40

Klarigoj:

A: Ĉiuj landoj escepte de tiuj listigitaj sub B kaj C;
B: La 10 novaj membro-ŝtatoj de EU (kiuj eniris ĝin en la jaro 2004);
C: Rumanio kaj Bulgario, ekssocialismaj eŭropaj landoj, ĉiuj landoj de Azio (escepte de Israelo, Japanio kaj Korea Respubliko), Afriko kaj Latina Ameriko.

Rimarko 1: Aliĝante surloke, oni devas krompagi 10 EUR.
Rimarko 2: Se vi kontribuos al la programo de la aranĝo, eblos ricevi rabaton kaj depende de kontribuo eblas eĉ plene nuligi vian aliĝkotizon. Bv. skribi pri via kontribuo en la aliĝilo kaj ni sekve kontaktos vin pri tio.

Manĝokotizoj

Eblas elekti inter tri specoj da manĝaĵo kontraŭ sama prezo: vianda, vegetara, vegana. Ŝanĝoj pri manĝ-mendoj estos akceptataj maksimume ĝis la unua tago de la aranĝo. Pri specialaj bezonoj/deziroj bv. informi organizantojn anticipe.

Manĝo/persono 1 tago Tuta aranĝo
Tuttaga manĝo: € 11 € 88
Nur matenmanĝo: € 3,20 € 25,60

Rimarko: Manĝoj komenciĝos per vespermanĝo la 2an kaj finiĝos per tagmanĝo la 10an de julio.

Loĝkotizoj

Loĝado/persono 1 tago Tuta aranĝo
Pli luksa ĉambro € 11 € 88
Malpli luksa ĉambro € 8 € 64
Tendo € 3 € 24

Rimarko: Entute estas 8 noktoj (de vendreda vespero ĝis sabata mateno). Eblas partopreni ankaŭ malpli longe, bv. informi nin en aliĝilo pri viaj alveno- kaj foriro-datoj.

Invitletero

Se vi bezonas ricevi invitleteron por akiri slovakan vizon, tio kostas € 35. (Ne validas por landoj Rusio, Ukrajnio kaj Ĉinio. Por tiuj invitleteroj kostas nur 3 EUR.) Por homoj el Rusio kaj Ukrajnio estas ankaŭ granda ŝanco ricevi senpagajn vizojn.

Rimarko: Invitleteroj devas esti aprobitaj de polica departemento, kaj tie oni pagas la kotizon. Invitilojn por la aranĝo ni povos sendi nur ĝis la 1a de junio 2010 - se vi bezonas vizon, bv. aliĝi antaŭ tiu tempo. Por ricevi la invitleteron bv. plenigi bezonatajn kampojn en la aliĝilo. Aldone, bv. sendi rekte al adreso ankaŭ foto-kopion de via valida vojaĝ-pasporto (paĝo kun la foto kaj datoj de valideco), kiun ni aldonos al la invitletero por polico.
Nia konsulejo petos al unuopaj ambasadejoj senpage doni vizon al SES-aliĝintoj. Tio signifas ke vi eble ne devos aldone pagi por la vizo en la konsulejo mem, sed ne estas 100%-a garantio por tio. La vizoj espereble estos traktitaj pli rapide ol kutime.

Ekskursoj

Ĉiuj ekskursoj estas/os aparte pagendaj - eblas mendi ilin ĝis la mezo de junio (se vi aliĝos al ekskursoj post la 15a de junio ni ne povos garantii por vi liberan lokon.)

Duontagaj al:

Tuttaga al:

Aldonaj senpagaj servoj

Dum SES vi havos eblon uzi plurajn servojn tute senpage. Dum la tuta semajno estos je via dispono interalie:

  • sendrata ret-konekto en studenthejmo;
  • retejo kun komputiloj;
  • TV-ĉambro kun projekciilo;
  • tabloteniso;
  • bilardo;
  • endoma sportejo/muskoligejo;
  • tabloludoj;
  • kafo- kaj teo-bufedo.



Ekskursoj  Pagmanieroj