
Por malfermi la vortaron, alklaku la supran butonon. Klarigoj pri kiel uzi la vortaron troveblas ĉe "Helppaĝoj".
“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”
Helpo: * ? Pli....
Ĉu vi foje ne havas impreson, ke en Esperanto-movado aperas (preskaŭ) ĉiam samaj aŭ tre similaj projektoj kaj ideoj? Evidente necesas ŝanĝi tion kaj trovi tute freŝan pensmanieron. Ni do renkontiĝos por instigi nian kreemon, krei novajn ideojn kaj projektojn, kaj ankaŭ por lerni, kiel tiun ĉi kreemon pludoni al aliaj. Oni povas atendi ĉion neatenditan, ĉar la seminario dependos de la partoprenantoj kaj celos forlasi konatajn skemojn.
Al la seminario ni invitas aktivulojn de junularaj organizoj, kiuj volas doni ion novan al Esperanto. Ĉar la nombro de partoprenantoj estas limigita, ni informos aliĝintojn, ĉu ili estos akceptitaj (alternative en SES okazos lingvoinstruado kaj seminario por instruistoj). Nepra por partopreni estas almenaŭ kapablo komuniki en Esperanto. Helpos ankaŭ rekomendo de via landa junulara E-organizo.
Kaze de demandoj kontaktu la organizanton de la seminario: .
Rimarko: Por aliĝi al seminario "Instigi kreemon" necesas mencii tion en la aliĝilo kaj plenigi koncernajn partojn en ĝi.