Ensaluti

Memoru min

LA VORTARO VORTARO*

Por malfermi la vortaron, alklaku la supran butonon. Klarigoj pri kiel uzi la vortaron troveblas ĉe "Helppaĝoj".

>“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”>

Helpo: * ? Pli....

LA TUJMESAĜILO TUJMESAĜILO*

Per ĉi tiu tujmesaĝilo vi povas babili kun aliaj uzantoj de lernu!. Por ekigi la mesaĝilon, alklaku unu el la supraj butonoj. Pliaj informoj troveblas ĉe "Helppaĝoj".

Helpo * *

* Subtenu lernu!
lernu! funkcias dank' al via subteno.

Somera Esperanto-Studado

Martin WieseKrom instruado kaj ekskursoj okazos dum SES ankaŭ pluraj aliaj programeroj:

Kultura programo

  • Koncerto de Martin Wiese! (antaŭe en grupo "Persone");
  • Koncerto de "Bardo sen barbo" (Georgo Hanzdlik);
  • Unuaktora teatraĵo kun Georgo Hanzdlik;
  • Nacia vespero (kun popolmuziko kaj vingustumado);
  • Internacia vespero (vi mem povas kontribui!);
  • kaj multo pli...

Novula programo

Por komencantoj estas preparata aparta programo, kun paroligaj rondoj, diskutoj kaj prezentoj de Esperanto-movado kaj kulturo. Pri novuloj zorgos dum la aranĝo t.n. "anĝeloj" – spertaj esperantistoj, pretaj helpi kaj/aŭ konsili.

Georgo HanzdlikPrelegoj

  • Pri E@I;
  • pri lernu.net;
  • pri Slovakio;
  • pri EO-kulturo kaj movado;
  • kaj aliaj...

Kursetoj kaj metiejoj

  • Kaprompiloj;
  • slovaka lingvo;
  • aliaj lingvoj (via kontribuo tre bonvenas!);
  • lernado de E-kantoj.

Paŝado tra fajroSporta programo

  • Estos speciala sporta tago kun konkursoj kaj premioj;
  • Ekzistos eblo ludi bilardon, tablotenison, tenison, badmintonon, naĝi, uzi sportejon;
  • Okazos vizito de river-insulo, kun kradrostado, naĝado, kantado.

Speciala nokta programero: paŝado tra fajro (sur braĝo)! Neforgesebla travivaĵo, preskaŭ magia evento kun sanigefiko. Gvidos Stano Marček.

Rimarko 1: Por infanoj ne ekzistas aparta programo. Gepatroj, kiuj volas veni kun siaj etaj infanoj kaj volas por ili apartan programon, bv. kontakti organizantojn pri la eblo mendi pagendan vartist(in)on.

Rimarko 2: Supre menciita programo estas daŭre provizora. Pli detalan programon de SES ricevos aliĝintoj antaŭ la aranĝo.



Loko  Instruado