
Por malfermi la vortaron, alklaku la supran butonon. Klarigoj pri kiel uzi la vortaron troveblas ĉe "Helppaĝoj".
“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”
Helpo: * ? Pli....
lernu! senĉese kreskas kaj pliboniĝas ekde sia lanĉo fine de 2002, kaj tio certe ne okazus sen laboro de cento de volontulaj helpantoj, eta kerna teamo kaj certe ankaŭ ne sen komentoj, ideoj kaj kontribuoj de miloj da lernu!-uzantoj. La gamo de farindaj taskoj estas tre larĝa: plani la paĝaron, programi, traduki, kontroli kurskorespondojn, plibonigi la vortarojn, informi pri la paĝaro, reagi al viaj komentoj aŭ respondi viajn demandojn... Ĉu ankaŭ vi volus helpi?
Aliflanke, por ke lernu! ekzistu kaj funkciu bedaŭrinde ne sufiĉas nur bonegaj kunlaborantoj. Por povi akcepti multajn uzantojn, lernu! uzas multekostan ttt-servilon. Por povi sekvi la evoluon de la reto kaj retteknikoj, por kreski kaj pliboniĝi, lernu! bezonas diligentajn programistojn. Por ke la uzantoj havu konstantan subtenon kaj respondojn al siaj demandoj en ĝusta lingvo kaj de ĝusta persono, iu devas ĉiam esti tie por kunordigi la komunikadon. Se lernu! volas pli aktive informi pri Esperanto, premii plej diligentajn paĝaruzantojn aŭ antaŭenigi lernilojn kaj vortarojn en Esperanto, ankaŭ tio evidente kostas monon. Ĉu vi ŝatus helpi al lernu! finance?