lernu!
        <language>eo</language>
lernu!
entrepreni
            <description><![CDATA[Komenci la plenumadon de grava tasko, kiun oni prenis sur sin:
Mi entreprenos grandegan vojaĝon.
Multe entreprenis, sed ne multe eltenis.
Ordo estas beno por ĉiu entrepreno.
Mia frato estas entreprenema juna komercisto.
Homo, kiu profesie entreprenas laborojn por aliaj personoj, nomiĝas entreprenisto.
Ŝia patro estas konstruentreprenisto (entreprenisto de konstrulaboroj).]]></description>
enui
            <description><![CDATA[Malplezuri pro senintereso aŭ neokupiteco:
Mi neniam enuas kun miaj amikoj, ĉar ni ĉiam elpensas ion interesan por fari.
Kiu amas ĝuon, amu ankaŭ enuon.
Scienco havas semon enuan, sed frukton bonĝuan.
Tiu sencela vagado enuigas nin.
Ĉiuj lecionoj estis enuigaj.
Kio povus malenuigi vin?]]></description>
plezuro
            <description><![CDATA[1. Kontentiga sento, estigata de libera aktiveco de niaj sentoj:
Mi sportas nur por mia propra plezuro.
Por ĉiu plezuro devas esti mezuro.
Mi plezuras (sentas plezuron) ĉe kantado.
La spektaklo estis plezuriga.
Ŝi estas gaja malgraŭ ĉiuj malplezuroj.
Ĉe la malfeliĉo de via amiko ne plezuriĝu.
2. Agrabla, kontentiga sento, estigata de libera aktiveco de nia psiko:
Estas plezuro revidi vin sana.
Malhumileco estas kara plezuro.
Aĝo tro matura ne estas plezura.]]></description>
agonii
            <description><![CDATA[1. Suferi la lastajn dolorojn antaŭ la morto:
Ĉiuj sciis, ke li agonias, sed li tion provis ne montri.
Mi saturis la florojn jam agoniantajn de la soifo.
Mi ne povis vidi agonion de mia mortanta patro.
2. Estu tuj finiĝonta:
La somera tago jam agonias.]]></description>
konfidi
            <description><![CDATA[1. Fidi:
Mi konfidas al viaj promesoj.
Kiu ne konfidas, tiu ne bedaŭras.
Tro da konfido kondukas al perfido.
La hundo konfide proksimiĝis al mi.
Malkonfido kontraŭ ili ege kreskis post tiu okazaĵo.
2. Plenkrede transdoni ion al ies fidela prizorgo:
Ili konfidis sian infanon al mi.
Vi ne ŝajnas esti konfidiga kaj eble pro tio oni ne konfidas al vi tiun postenon.
3. Lasi al ies diskreteco ion sekrete gardindan:
Ŝi konfidis sian sekreton al mi.
Li estas komunikema kaj konfidema homo.]]></description>
dungi
            <description><![CDATA[Interkonsenti kun laborist(in)o, servist(in)o aŭ oficist(in)o, por havigi al si ties servadon laŭ difinita salajro:
Ambaŭ gepatroj de la bebo laboras kaj pro tio ili dungis vartistinon.
En tiu nova kompanio ĵus komenciĝis dungado de novaj laboristoj.
Ŝi ne konsentis dungigi sin (ne akceptis nian dungadon) pro eblo loĝi ĉe ni.
Nia nova dunganto certigis nin, ke ĉiuj liaj dungitoj estas asekuritaj kontraŭ akcidentoj.
La dungatoj devas subskribi laborkontrakton.
Mi maldungis vin pro malhonesteco.
Ni ricevis maldungan monon pro la maldungo.
Senlaboreco pro manko de dungado nomiĝas sendungado.]]></description>
asekuri
            <description><![CDATA[1. Protekti kontraŭ riskoj, per unufoja aŭ perioda pagado de monsumo tiucela al asocio aŭ kompanio, kiu promesas kompenson por eventuala perdo, difekto, vundiĝo ks:
Ni asekuris nian domon kontraŭ incendio.
Vi ne havas socian asekuron, pro tio vi devas pagi por niaj servoj.
Mi laboras kiel asekuristo en asekura kompanio.
De nun mia aŭto estas asekuraĵo.
Ĉiuj liaj laboristoj estas asekuratoj.
Ĉu la vivo estas asekurebla?
2. Sekurigi:
Laboro asekuras kontraŭ mizero.
Mia sorto estas de nun asekurita.]]></description>
mizero
            <description><![CDATA[Stato, inda je kompato pro ekstrema malriĉeco aŭ malfeliĉo:
Mi ŝparas monon, ĉar mi timas iam enfali en mizeron.
Fremda mizero ne estas sufero.
Ne insultu mizeran, ne moku malliberan.
Vivu mizere, sed vivu libere!
Kiam sako mizeras, amo malaperas.
Ŝi estas tre saĝa kaj pro tio ĉiam trovos iun laboron kaj ne mizeriĝos.
Konsoliĝas mizerulo, se li estas ne sola.
Mizerulo! Li havas nenion por manĝi!]]></description>
ŝpari
            <description><![CDATA[Ne uzi, ne elspezi kaj sekve:
1. Kolekti provizon da io, precipe da mono, danke al modera uzo aŭ elspezo:
Li tre ŝparas monon - li estas (tro)ŝparema.
Ŝparu kiam bone, vi havos kiam bezone.
Vivi de ŝparita kaso.
Mia mono kuŝas en la ŝpara banko.
Ĉi tiu mono estas mia tuta ŝparaĵo.
Patroj avaras, infanoj malŝparas.
Malŝparulo ĝuas nelonge, avarulo neniam.
2. Konservi, uzante malmulte, modere aŭ singarde:
Homoj ne ŝparis al li laŭdojn.
Vortojn ŝparu, agojn faru.
3. Ne trudi al iu ion penigan, ĉagrenan:
La aŭto ŝparas al mi tempon.
Vi ŝparigis (evitigis) al mi larmojn.]]></description>
incendio
            <description><![CDATA[Brulo, kiu atakas konstruaĵon, arbaron ks:
Ĉiuj helpis estingi grandegan incendion en la arbaro.
Fajrestingistoj pensas, ke cindro incendiis (estigis incendion).
Riparado de incendiaj difektoj kostos multe da mono.]]></description>
aspiri
            <description><![CDATA[Fervore deziri akiri ion altigan, glorigan ks:
Li aspiras al la mano de mia filino.
Rigardi kaj aspiri ne devigas akiri.
Aspirado al tiu posteno ne permesis al mi eĉ dormi.
Ne ĉiu aspiranto devas esti prenanto.]]></description>
fidi
            <description><![CDATA[1. Esti certa pri la honesteco, kompetenteco de iu en aferoj, kiuj koncernas nian sorton, feliĉon, sekurecon ks:
Mi diris la sekreton al vi nur pro tio, ke mi fidas al vi.
Al amiko nova ne fidu sen provo.
Ĉe plej granda fido memoru pri perfido.
Li estas fidinda amiko.
Ŝi malfidas la kuracistojn.
Lia memfido estas iom tro granda kaj nervozigas min.
2. Kredi al la efiko, taŭgeco aŭ valoro de io, kiel al garantio kontraŭ danĝero, risko ks:
Ŝi ne fidas la honestecon de sia edzo.
Ne fidu heredon, fidu posedon.
Fidanta al vorto atendas ĝis morto.
La plano jam estas preta kaj fidebla.]]></description>
sekura
            <description><![CDATA[1. Estanta en sendanĝera situacio:
Mi ne certas, ke mia infano estas sekura nun.
Veturu sekure!
Miaj gepatroj sekurigis mian vivon.
Ju pli ni laboros por glatigi nian lingvon kaj perfektiĝi pri ĝia uzado, des pli ĝi sekuriĝos.
Sekuriga rimeno en aŭtoj malgrandigas la kvanton de mortintoj.
2. Firma kontraŭ atako, prezentanta fidindan ŝirmon:
Tiu loko ne estis sekura kaj pro tio ni forveturis.
Ili ne havas hejmon kaj ne povas ĝui senton de sekureco.]]></description>
supla
            <description><![CDATA[Malrigida, facile deformebla:
La kurtenoj estas faritaj el supla ŝtofo.
Suno kaj mara akvo malpliigas la suplecon de la haroj.
La ŝuoj estis maloportunaj, pro tio necesis ilin supligi.]]></description>
traduki
            <description><![CDATA[Transigi iun tekston aŭ konversacion de unu lingvo en alian, anstataŭigante vortojn kaj esprimojn de la unua lingvo per samsencaj vortoj aŭ esprimoj de la alia:
Multaj tradukantoj helpas traduki lernu!-paĝojn el Esperanto al aliaj lingvoj.
Laŭvorta traduko ofte sonas ne tre bele.
Mi profesie okupiĝas pri tradukado. Mi estas tradukisto.
Tiu verko estas sufiĉe facile tradukebla.
Kiu estas tradukinto de tiuj tekstoj?
La traduk(aĵ)o aperos post unu monato.
La ĵurnalistoj mistradukis ŝiajn vortojn.]]></description>
hazardo
            <description><![CDATA[Prospera aŭ malprospera okazo, neantaŭvidebla kaj sendependa de nia volo aŭ penado:
Per hazardo kaj ne pro malamikeco li puŝis min.
Hazardo estas malbona gardo.
Ni ne planis la renkontiĝon - ĝi estis hazarda.
Pardonu! Mi vundis vin hazarde.
Kiu nenion hazardas, nenion gajnas.]]></description>
kribri
            <description><![CDATA[Apartigi per multetrua instrumento la dikajn erojn de solidaj materioj disde la pli maldikaj aŭ subtilaj eroj:
Ni kribris sablon por ke kribraĵoj ne vundu ludantajn infanojn.
Mi uzas kribritan farunon por bakado de kuketoj.
Ĉerpi akvon per kribrilo (vane labori).
Metu makaronion en kribrileton, por disigi ĝin disde la akvo.
La sunaj radioj kribriĝis tra la folioj.]]></description>
ĉerpi
            <description><![CDATA[1. Elpreni likvon per la mano aŭ ilo:
Mi iras ĉerpi akvon el la puto.
El malplena telero vane ĉerpas kulero.
Alportu al mi ĉerpeton da akvo, mi petas.
2. Elpreni ion por sia uzo:
Mi ĉerpis la utilon el ĉi tiu kurso.
Ni elĉerpis la temojn de parolado.
Ĉu via tuta mono jam elĉerpiĝis?!
Al mi ŝajnas, ke energio de infanoj estas neelĉerpebla - ili povas tre longe kuradi kaj ne laciĝi.]]></description>
ŝuti
            <description><![CDATA[1. Elglitigi substancon nefluidan, konsistantan el multaj apartaj, ne kunigitaj eroj:
Mi ŝatus ŝuti ankoraŭ iom da salo en la supon.
Ŝuti polvon en la okulojn.
La sako krevis kaj sukero ŝutiĝis sur la plankon.
Estas tempo por disŝuti semon.
La kuko estas bakita, necesas nur surŝuteti ĝin per sukero.
2. Grandnombre aŭ grandakvante doni:
Ĉiuj ŝutis komplimentojn al ŝi.
Ni estas ĉirkaŭŝutataj per liaj favoroj.
La edzo superŝutas ŝin per donacoj.
3. Transsendi datenojn amase:
Alŝutu ĉi tiun dosieron (al servilo).
Mi elŝutis novan senpagan programon de interreto.]]></description>
polemiko
            <description><![CDATA[Skriba publika diskutado:
Mi volas eviti ĉiun personan polemikon.
Neniun konvinkis viaj polemikaj argumentoj.
Mi ne intencas polemiki kontraŭ ili.
Homojn, kiuj okupiĝas pri polemikado, oni nomas polemikistoj.]]></description>
konstati
            <description><![CDATA[Rimarki, rigardi ion, kies faktecon, realecon oni post esplorado asertas:
La kuracisto konstatis la morton.
La policistoj konstatis la identecon de la kriminto.
Estas konstatite, ke fumado mallongigas la vivon.
Oni faris konstaton pri la stato de la domo.
La fakto estas facile konstatebla.]]></description>
krimo
            <description><![CDATA[Ago, per kiu morala aŭ civila leĝo estas grave malobservata:
Vi estos punita, ĉar vi faris la krimon!
Malriĉeco ne estas krimo, tamen kondukas al malestimo.
Tiu viro estas krima homo.
Kiu ne krimas, tiu ne timas.
Via krimeco estas evidenta.
Mi estas nur senkrima akuzito.
La krimulo ne nomis siajn kunkrimulojn.]]></description>
naski
            <description><![CDATA[1. (Se paroli pri ino) Eligi el si idon:
Ŝi naskis filinon.
Ne naskas porko leonidon, nek korniko aglidon.
Ne naskiĝu riĉa, naskiĝu feliĉa.
Kia naskinto, tiaj naskitoj.
Hodiaŭ estas mia naskiĝtago kaj mi ricevos multajn donacojn.
Li ne volis forveturi de sia naskiĝlando/naskiĝurbo.
Niaj infanoj estas denaskaj esperantistoj.
Ŝi estas unuenaska (unuafoje naskanta).
Mia filo estas novnaskito - li naskiĝis nur antaŭ kelkaj tagoj.
2. Estigi (ion abstraktan):
Kio naskis vian malpacon?
Mono monon naskas.
Feliĉo leĝon ne obeas, subite naskiĝas, subite pereas.
Komenciĝis naskiĝo de la printempo.
Feliĉe arto kaj scienco renaskiĝis post la milito.]]></description>
limo
            <description><![CDATA[1. Linio, kie finiĝas kampo, ordinare markita per ŝtonoj:
Pro limoj kaj baroj malpacas najbaroj.
Nian vilaĝon ĉirkaŭlimas la montoj.
La vojo limas la kampojn.
2. Linio, kie finiĝas teritorio ordinare difinita laŭ oficiala mapo:
Tio estas limo de nia distrikto.
Pensoj iras trans limo sen pago kaj timo.
Ni venis al la landlimo kaj devis montri la pasportojn.
Ili loĝas en apudlima urbeto.
Vi ne rajtas translimiĝi sen permeso (iri trans la limon)!
3. Linio, kie finiĝas io abstrakta:
Ĉio havas limojn! Mi ne povas daŭre tiel vivi!
Fremda animo estas abismo sen limo.
La statuto limigas la povojn de la direktoro.
Mi amas vin senlime!
La templimo de la konkurso estas la unua de decembro.]]></description>
najbaro
            <description><![CDATA[1. Homo, tribo, popolo loĝanta apude:
Germanoj kaj francoj estas najbaroj.
Najbaro ne ĝemas, kiam boto nin premas.
Edziĝo najbara garantias de eraro.
Mi vizitis ŝin najbare.
Nia najbarino estas tro scivola.
Mia amiko loĝas en nia najbaraĵo.
2. Persono, kiu sidas aŭ troviĝas apud alia:
Li estis mia najbaro ĉe la tablo.
Por pot' argila poto fera estas najbaro danĝera.
Mi ĝuis ŝian najbarecon dum la tagmanĝo.]]></description>
ungo
            <description><![CDATA[Korneca elkreskaĵo ĉe la ekstremo de homaj aŭ bestaj fingroj:
Mi tranĉis miajn ungojn, ĉar ili estis tro longaj.
Vizaĝo agrabla kaj ungo diabla.
Malgranda birdeto, sed akra ungeto.
Ĉu via kato ung(ograt)as?
Tigro vundis lin per siaj ungegoj.
Prenu ungilaron kaj ordigu viajn aĉajn ungojn!]]></description>
hu!
            <description><![CDATA[Interjekcio, uzata por esprimi ektimon:
Hu! Vi tre timigis min!
La bestetoj ektimis ion kaj komencis hui.
Fariĝis bruo, tumulto, babilado, kurego, hu ha, tuta foiro!
Estis nokto. Hu hu! Tion ni aŭdis en la arbaro.]]></description>
abismo
            <description><![CDATA[1. Loko, en montoj aŭ en maroj, tiel profunda, ke ĝi ŝajnas senfunda:
Nia teamo esploras la oceanajn abismojn.
La abisma faŭno estas tre interesa.
La ŝipo, renkontinte glacitavolegon, enabismiĝis.
2. Profundo, kiun la menso ne povas ĝisfunde esplori:
Estas abismo inter niaj opinioj.
Fremda animo estas abismo sen limo.
3. Profundego, ekstremo, kie oni estas forperdita:
Miaj esperoj forfalis en la abismon.]]></description>
festeni
            <description><![CDATA[Partopreni en festa manĝo, luksa kaj abunda:
La riĉuloj festenis kaj amuziĝis.
Kiam kato promenas, la musoj festenas.
Troa festeno estas veneno.
Tablo festena, sed telero malplena.
Hodiaŭ festene, morgaŭ malplene.
Ni estas malriĉaj homoj kaj ne rajtas partopreni en la festenado.
Muziko kaj kriado aŭdeblis de la festenejo.]]></description>
bredi
            <description><![CDATA[Teni kaj reprodukti bestojn por la homa uzado:
Miaj geavoj bredis bovojn kaj kokinojn.
Li havas multe da mielo, ĉar li okupiĝas pri bredado de abeloj (abelbredado).
El la sep fiŝbredejoj en la lago Tanganjiko nur unu estas uzata por fiŝkaptado.
Mia onklo estas abelbredisto.]]></description>
hisi
            <description><![CDATA[Suprentiri per ŝnuro:
Dum ŝtataj festoj oni hisas la flagojn.
Kiam la festo finiĝis, ĉiuj malhisis la flagojn.
Duonhisita flago estas signo de funebro.
Hisilo estas ŝnuro por levi la velon.]]></description>
pompo
            <description><![CDATA[Impona graviga aspekto de lukse ornamita vidaĵo:
Nia edziĝo okazis kun plena pompo.
La pompo de la stilo ne sufiĉas por kaŝi la senenhavecon de la verko.
Ĉiuj turistoj deziras viziti ĉi tiun pompan palacon.
La rozoj elegante pompis (estis pompaj).]]></description>
ebena
            <description><![CDATA[Tia, ke ĉiuj ĝiaj punktoj estas proksime ĉe la sama nivelo kaj ĝi prezentas nek kavaĵojn nek elstaraĵojn tro grandajn:
La supraĵo de la maro estas hodiaŭ ebena.
Tra tri punktoj povas trairi nur unu ebeno.
Ni iris sur la ebenaĵo tutan nokton.
La ĉevaloj kuris sur ebenejo (sen saltobaroj).
Ĉio tie estis ebenigita kun la tero.
La vojo estis malebena kun multe da kavoj.
Tibeto estas altebenaĵo.]]></description>
kombi
            <description><![CDATA[Purigi kaj ordigi la harojn per tiucela ilo:
Mi kombis la harojn de filino.
Ŝi havas buklajn harojn kaj eble pro tio ne ŝatas kombadon.
Kiu kapon posedas, kombilon jam trovos.
Antaŭ la festo ŝi iris al kombisto.
Ni ne sukcesos elkombi la manĝgumon el viaj haroj.
La vento min malkombis.
Kiam mi venis al laborejo mi devis rekombi miajn harojn.]]></description>
buklo
            <description><![CDATA[1. Spirale volviĝanta fasketo da haroj:
Ŝi detranĉis buklon de siaj haroj kaj donacis al mi.
Liaj buklaj haroj plaĉis al ĉiuj knabinoj.
Mi ne portas ĉapelojn, ĉar ili malbonigus mian buklaron.
La patrino aĉetis buklilon, ĉar ŝi volis bukli siajn harojn.
2. Ringforme kurbigita fadeno, rubando, ŝnuro:
La donacon ornamis kelkaj bukloj de ruĝa banto.]]></description>
riĉ-raĉ
            <description><![CDATA[Onomatopeo de ŝiriĝanta ŝtofo:
Mi ŝiros vian robon! Riĉ-raĉ, riĉ-raĉ!
Ni ekaŭdis "riĉ-raĉ" kaj komprenis, ke io ŝiriĝis.]]></description>
sufloro
            <description><![CDATA[Homo, kies okupo estas mallaŭte flustri al aktoro la parolojn, kiujn tiu ne memoras:
La aktoroj ne bone memoris siajn parolojn, pro tio ni havis kelkajn suflorojn.
Kia sufloro, tia aktoro. 
Mi ofte sufloris lecionon al mia amiko.
Neniu vidis la sufloron, sidantan en sia suflorejo.]]></description>
racio
            <description><![CDATA[Tiu parto de la mensa strukturo, kiu servas al la homo por malkovri kaj formuli la leĝojn de la universo, kaj laŭ ili fabriki ilojn kaj maŝinojn:
Mi ne povas tion kompreni - tio situas ekster la kampo de racio.
Homo estas racia estaĵo.
Tiu decido estis racia kaj multe helpis al la homoj.
Vi neniam agas racie!
Ni devas raciigi la instruadon, ĉar multaj lernantoj plendas pri ĝia malkvaliteco.
Civilizo estas rezulto de raciigo.
Mi ne pensas, ke manĝado de viando estas malracia.]]></description>
ŝtofo
            <description><![CDATA[Teksaĵo, el kiu oni faras vestojn:
Mia kostumo estas farita el tre multekosta ŝtofo.
Mi bezonos multe da subŝtofo por mia longa jupo.
La patrino subŝtofis mian veŝton per felo por ke estu pli varme.]]></description>
zapi
            <description><![CDATA[Rapide ŝanĝadi la programojn, sen daŭre spekti iun el ili (se paroli pri televidanto):
Ŝaltinte la televidilon mi komence zapas kaj nur poste elektas deziratan programon.
Ĉesu zapi, ĉar mi ne povas normale spekti la televidon!]]></description>
rendevuo
            <description><![CDATA[Interkonsento, laŭ kiu du aŭ pluraj personoj renkontiĝos en sama loko je sama horo:
Mi aranĝis rendevuon kun mia malnova amiko.
Li rendevuis ŝin en tiu kafejo (interkonsentis pri rendevuo).
Tiu kafejo en la malnova urbo estos nia morgaŭa rendevuejo.]]></description>
intenci
            <description><![CDATA[Konscie kaj klare ekvoli fari ion en nedifinita tempo:
Mi intencis iri promeni, sed la vetero subite malboniĝis.
Antaŭe intencu kaj poste komencu. 
Mi ne kaŝas mian intencon de vi.
Ŝi estas bonintenca homo (havanta bonan intencon).
Parenc' al parenco ne malhelpas intence.
Li estas en la malliberejo pro senintenca mortigo.
Pardonu, ke mi puŝis vin, ĉar mi faris tion tute senintence.]]></description>
kompari
            <description><![CDATA[1. Interrilatigi du aŭ plurajn objektojn por determini iliajn similaĵojn aŭ diferencojn:
Mi komparis mian aŭton kun la via kaj certiĝis, ke la mia estas multe pli bona.
Komparo ne estas pruvo.
Esperanta sekcio estas relative malgranda kompare kun alilingvaj sekcioj.
Ŝia kantado estas nekomparebla.
Via domo estas pli granda kaj aranĝita senkompare pli lukse.
2. Interrilatigi du aferojn aŭ personojn, por starigi ties relativan valoron:
Venu, ni komparu niajn fortojn (en batalo)!
La komparado ne estas ebla, ĉar vi estas malpli juna ol mi. 
3. Rilatigi tion, pri kio oni parolas, kun io analoga, por fari la ideon pli impresanta, pli drasta aŭ pli poezia:
Homero komparas la homojn kun la falantaj folioj de arbaro.
Mi ofte uzas la komparajn esprimojn de tiu verkisto.]]></description>
naĝi
            <description><![CDATA[1. Translokiĝi sur aŭ en la akvo per movoj de membroj aŭ de korpoparto (se paroli pri animaloj):
Mi ne kapablas naĝi.
Fiŝo granda naĝas profunde.
Fiŝo scias pri naĝo ankaŭ sen via saĝo.
Al la fiŝo ne instruu naĝarton.
Nek transnaĝeble, nek transireble.
La viro sukcese alnaĝis la bordon de la maro.
2. Flosi:
La ŝipo naĝis bonorde.
Ĉirkaŭe naĝadis montoj da glacio.
3. Troviĝi en ia likvo pli-malpli abunda:
Tiu politikisto naĝas en riĉaĵoj.
Antaŭaj sentoj fornaĝis en malproksimon.]]></description>
insulti
            <description><![CDATA[1. Esprimi sian malbonhumoron per krudaj paroloj:
Li tre koleris kaj insultis.
Ne rapidu insulti, volu aŭskulti.
Per insulto kaj kolero ne klariĝas afero.
Mi ektimis liajn insultajn parolojn.
2. Ofendi per malĝentilaj, maldecaj vortoj:
La patro lin insultas, ke li ne volas lerni.
Kiam pasanto jam trinkis, li la puton insultas.
En ĉeesto amata, en forest' insultata.
Mi ne estas insultema, ĉar mi pensas, ke insultoj ne helpas.]]></description>
floso
            <description><![CDATA[1. Aro aŭ kunaĵo da arbaj trunkoj, ĵetitaj en riveron por ke la fluo ilin transportu:
Ili sendos lignon per flosoj sur la rivero.
La branĉo flosas.
La rivero estis plena de flosaĵoj.
2. Similspeca traba kunaĵo, konstruita por transporti homojn aŭ diversajn materialojn, aŭ kiel savaparato sur ŝipo: 
Ili faris la floson kaj forlasis la insulon.
Ĉi tiu firmao okupiĝas pri flosigado de diversaj materialoj.
La boato ne estis surflosebla (oni ne povis flosigi lignon sur ĝi).]]></description>
insulo
            <description><![CDATA[Terparto, ĉiuflanke ĉirkaŭita de akvo:
Korsiko estas insulo.
La insulanoj estis tre amikaj.
Neniu homo loĝis en tiu insuleto.
Italio, Hispanio kaj Grekio estas tri grandaj duoninsuloj en la sudo de Eŭropo.
Ĉi tiu insularo konsistas el dek insuloj.
Trafikinsulo estas parto de ŝoseo, destinita por trairantaj piedirantoj.]]></description>
savi
            <description><![CDATA[1. Liberigi iun de danĝero aŭ morto:
Eĉ kvar piedoj de ĉevalo ĝin ne savas de falo.
Ne ekzistas savo kontraŭ malbona virino.
Li estas mia savanto.
Dronanto domon proponas, savito eĉ brikon ne donas.
Ŝafo kalkulita ne estas savita.
Nekredeble, sed mi sukcesis saviĝi.
2. Gardi ion de difekto aŭ pereo:
Mi estis sensava (havanta nenian savrimedon) kaj vi savis mian vivon!
Forsavis sian korpon kaj animon (tute malaperis).
Oni devas antaŭsavi la animon de la infanoj kontraŭ la tentoj.]]></description>
konsili
            <description><![CDATA[Diri al iu, kion oni opinias, ke tiu devas fari:
La kuracisto konsilis al mi pasigi pli multe da tempo ekstere.
Kiu konsilas kaj rezonas, tiu helpon ne donas.
Konsilojn ĉiu donas, sed ne kiam oni bezonas.
Kie ne estas konsileble, tie ne estas helpeble.
Estas multaj konsilantoj, sed malmultaj helpantoj.
Mi ne scias, kiel solvi la problemon, pro tio mi (inter)konsiliĝas kun vi.
La kuracisto malkonsilis al mi uzi tiun medikamenton.
Vi estas senkonsila, pro tio mi ĉiam helpas al vi.]]></description>
superstiĉo
            <description><![CDATA[Psika sinteno, kiu rigardas aŭgursignifaj iujn ceremoniojn, gestojn ks aŭ iujn hazardajn okazaĵojn:
Mi volas rakonti pri kelkaj superstiĉoj de mia nacio.
Atentu - tiuj signoj estas superstiĉaj.
La kamparano estas kruda kaj superstiĉa.
Lia malsukceso estis tiel konstanta, ke ĝi povis superstiĉigi tiun, kiu ĝin portis.]]></description>
flirti
            <description><![CDATA[1. Delikate, kaprice flugeti:
La papilioj flirtis ĉirkaŭ floroj.
Ŝi kuris facile kaj flirte.
2. Senpeze, facile moviĝi en la aero tien kaj reen:
La kurtenoj flirtis ĉe la malfermitaj fenestroj.
Ŝiaj longaj belaj haroj ĉirkaŭflirtis ŝin.
2. Amindumi, kvazaŭ flugetante de unu al alia kaj ne celante konstantan ligon:
Ŝi estas flirtema - ŝi ŝatas flirti kun ĉiuj fraŭloj.
Mi ne povis elteni lian flirtadon kun la knabinoj kaj forlasis lin.
Ŝi havas sian preferitan flirtanton.
Via flirtaĵo (amindumaj vortoj kaj karesoj) jam tedis al mi!]]></description>
tufo
            <description><![CDATA[Densa aro da maldikaj kunkreskantaj aĵoj:
Tiu knabaĉo elŝiris tufon da miaj haroj!
De malbona ŝafo estas bona eĉ tufo (pli bone ol nenio).
Mia patro havas grizajn tufajn brovojn.
Tufoiĝantaj muskoj kovris la teron de la arbaro.]]></description>
densa
            <description><![CDATA[1. Prezentanta la karakterizan aspekton de substanco, kies eroj, tre proksimaj unuj al aliaj, estas multnombre entenataj en malgranda volumeno:
Ŝi havis belajn densajn harojn.
Tie iras fumo per densaj nuboj.
La vesto de la reĝo estis dense brodita per oro.
Neniu besteto povis eniri tiun arbaran densejon.
Mi ŝatus trinki kafon kun densigita lakto.
Estas malfacile spiri en maldensa aero.
Miaj haroj ial maldensiĝis.]]></description>
fanfaroni
            <description><![CDATA[1. Sin glori per ecoj aŭ virtoj, kiujn oni ne posedas:
Li fanfaronis, ke li estas tre forta.
Ne fanfaronu irante, fanfaronu revenante.
Li tion faris nur pro fanfaronado.
Ŝia rakonto estas nur fanfaronaĵo.
Neniu ŝatas fanfaronulojn (fanfaronistojn).]]></description>
glori
            <description><![CDATA[Honori iun donante al li grandan famecon, konigante ĉien lian indecon, publikigante sian admiron; laŭdegi:
Ĉiuj gloris la bonfarojn de malriĉa virino.
Kiu mem sin gloras, malbone odoras.
Oni ne pagas per gloro al sia tajloro.
Oni gratulis la heroojn per glora kanto.
Li mortis glore.
Tiu scienculo glorigis nian landon.
La aktoro estis tre glorama, sed ne tre glorinda.
Vi meritis malgloron pro viaj malbonaj agoj.]]></description>
ŝirmi
            <description><![CDATA[1. Evitigi materian difekton, intermetiĝante inter tiu difektokaŭzo kaj la koncerna persono aŭ objekto:
La ombrelo ŝirmis nin de la pluvo.
Sub la ŝirmo de la domo kreskas belaj floroj.
Ni sidis sub la arbo, kiu etendis sian ŝirman foliaron.
Ni trovis bonan ŝirmejon sub la arbo.
2. Evitigi materian difekton, intermetante ion inter tiu difektokaŭzo kaj la koncerna persono aŭ objekto:
Ŝirmu viajn okulojn kontraŭ la lumo!
Mallevante la brakon, li malŝirmis sin kontraŭ la pugno de la kontraŭulo.
3. Gardi, protekti:
La polico sukcesis ŝirmi ilin.
En Esperanto ni vidas la plej bonan ŝirmilon, por gardi la naciajn lingvojn de konstanta difektiĝado.
Mi edukos miajn infanojn tiel, ke ili estu ŝirmataj kontraŭ la superstiĉoj.]]></description>
krepusko
            <description><![CDATA[1. Nehela lumo, kiun estigas sunaj radioj resenditaj de la tera atmosfero post subiro de la Suno kaj antaŭ ĝia leviĝo:
Mi tre ŝatas promeni en la krepusko.
Ni jam iru hejmen, ĉar komencis krepuski.
Apud nia domo flugadis krepuskaj papilioj.
2. Ekkadukiĝo, ekfiniĝo, ekmalfortiĝo:
Mia cerbo naĝas kvazaŭ en krepusko.
La pensoj krepuskiĝas (malklariĝas).
Grandaj planoj elkrepuskiĝas (naskiĝas) en mia animo.]]></description>
prava
            <description><![CDATA[1. Havanta opinion konforman al la vero:
Li estis prava en sia proceso.
Kiu jam havas, tiu pravas.
Kolero pravecon ne donas.
Kiu tro sin pravigas, tiu mem sin kulpigas.
La forestanto ĉiam estas malprava.
Kiu forton ne havas, ĉiam malpravas.
2. (Se paroli pri opinio) Konforma al la vero:
Li senkulpigis sin per la plej pravaj motivoj.
Prave punite laŭmerite.
Ju pli da havo, des pli da pravo.
Pro eraro ne praviĝas la faro.]]></description>
dresi
            <description><![CDATA[Instrui beston por iu celo:
Oni ofte dresas la hundojn por ĉaso.
Kvankam tiuj leonoj estas dresitaj, estas danĝere tuŝi ilin.
La plej malfacila dresado estas tiu de katoj.
Mia frato estas cirka dresisto.]]></description>
determini
            <description><![CDATA[1. Precize fiksi ion necertan, indikante la limojn, inter kiuj tiu io estas entenata:
Homoj jam determinis la distancon inter Luno kaj Tero.
La estroj de tiuj landoj parolis pri determino de landlimoj.
Tio estis nedeterminebla ero de la materio.
2. Pliprecizigi la sencon de apuda frazero:
La artikolo determinas la substantivon.
La verbo estas determinita de la adverbo.
La vorto "tiu" estas unu el determinaj adjektivoj.
Determinanto estas vorto, kiu determinas alian vorton.]]></description>
embaraso
            <description><![CDATA[1. Situacio, el kiu oni ne povas facile eliri, kaj kiu kaŭzas ĝenon aŭ ŝanceliĝon aŭ konfuzon:
Ni estis en granda embaraso, kiam ni venis al tiu lando.
Eliri sen frakaso el granda embaraso.
Havi multajn amikojn estas embarase.
Tiu demando min embarasis.
Mi embarasiĝis en mensogon.
Malembarasu vin je ĉiuj ĉi absurdaj skrupuloj!
2. La sento mem, kaŭzita de tia situacio:
Ĉiuj rimarkis lian embarason.
Ŝi havis embarasan mienon.]]></description>
konfuzi
            <description><![CDATA[1. Meti en tian malordon, ke oni ne plu povas distingi ion de alio:
Tio konfuzis la demandon.
La rememoroj estis malklaraj kaj konfuzaj.
Mi ĉion memoras konfuze.
Mi ne povis trovi miajn aĵojn en tiu konfuzaĵo.
Kvankam ŝiaj haroj estis interkonfuzitaj, ŝi aspektis bele.
Kiam vi malkonfuzos tiun ĥaoson da libroj?
2. Intermiksi du similajn personojn aŭ objektojn:
Mi konfuzis ŝin kun ŝia fratino.
La du kvalitoj estas nekonfuzeblaj.
3. Kaŭzi la perdon de ies trankvileco, memcerteco, mensoklareco per subita aŭ neatendita interveno:
Unutagaj projektoj de internacia lingvo nur konfuzas la publikon.
Sur ŝia vizaĝo aperis miro, aflikto kaj konfuzo.
Ekvidinte ilin, mi konfuziĝis kaj ne sciis, kion diri.
Tio estis vere konfuziva demando (kapabla ĵeti konfuzon en la menson).]]></description>
suspekti
            <description><![CDATA[1. Sen pruvo certa inklini akuzi pri io:
Mi suspektas vin pri ŝtelo!
Lia mensogo tuj suspektigis lin pri la murdo.
2. Akcepti la eblecon aŭ propablecon de io malbona:
Kie ĵuron vi aŭdas, malbonon suspektu.
Ju pli da ĵuroj, des pli da suspekto.
Mi trovas suspekta la aŭtentikecon de tiu dokumento.
Via konduto estas suspektinda, ĉar kutime vi tiel ne agas.
3. Duonkredi laŭ ŝajnoj, imagi sen granda certeco:
Ŝi suspektis, ke li volis ŝin trompi.
Mia edzo estas tre suspektema.
Lia edzino devas esti nesuspektebla (tia, ke oni ne povas ŝin suspekti).]]></description>
mensogi
            <description><![CDATA[Diri tion, pri kio oni scias, ke ĝi estas malvera, aŭ nei tion, pri kio oni scias, ke ĝi estas vera:
Vi mensogas kaj eĉ ne hontas!
Mensogu kiom vi volas, sed memoru kion vi parolas.
Kaŝu kiom vi povos, mensogo sin elŝovos.
Mi jam laciĝis de via mensogado!
Ĝi fariĝis mensogaĵo per la mensoga skribilo de la skribistoj.
Mensoganto devas havi bonan memoron.
Lin neniu ŝatas, ĉar li estas mensogulo.]]></description>
trompi
            <description><![CDATA[1. Intence erarigi por sia profito aŭ pro nura malico:
Oni ofte trompas aĉetantojn en tiu butiko.
Ili trompe kontraktis.
Via trompado iam malkovriĝos!
Li estas trompisto!
2. Erarigi per falsa eksteraĵo:
Ŝajno trompas. 
Komenco Aprila - trompo facila.
Aprila vetero - trompa aero.
La priskribo de la finanaca stato de la afero estis sentrompa.
3. Ne respondi al tio, kion iu atendis:
Li trompis ĉiujn miajn esperojn.
Mi min trompis pri miaj kapabloj.
Ni esperis, ke vi diros ion novan, sed ni trompiĝis.]]></description>
certa
            <description><![CDATA[Ne havanta ian dubon kaj konsekvence:
1. Nedubanta:
Mi estas certa (mi certas), ke li revenos.
Kiu iras sperte, iras certe.
Pli da okuloj, pli da certeco.
Disputo kredigas, sed ne certigas.
Mi nur volis certiĝi, ĉu li diras veron.
Ŝi ŝatas montri sin memcerta.
2. Nedubebla:
Lia intenco estas certa, kaj neniu ŝanĝos ĝin.
Plej certa laboro - laboro per oro.
Certe, kiel duoble du kvar.
Certaĵo kaj leĝo, kiel amen en preĝo.
3. Iu difinita:
Mi revis tiam, ke pasos certa nombro da jaroj kaj ĉio ŝanĝiĝos.]]></description>
pruvi
            <description><![CDATA[1. Montri per rezonado aŭ faktoj, ke io estas vera:
Mi sukcesis pruvi mian senkulpecon.
Lia krimo jam estas pruvita.
Ili senpruve min akuzis.
2. Esti la pruvo de io:
Tio pruvas la facilan lerneblecon de Esperanto.
Larmoj pravecon ne pruvas.
Komparo ne estas pruvo.]]></description>
rifuĝi
            <description><![CDATA[Serĉi ie aŭ ĉe iu protekton kontraŭ danĝero, persekuto, malfacilaĵoj:
Multaj homoj de nia lando dum revoliucio rifuĝis en eksterlando.
Kiu kutimis ĉion juĝi, nenie povas rifuĝi.
Granda estas la mondo, sed rifuĝon ne donas.
Tiu povra homo trovis rifuĝejon en mia domo.
Rifuĝinto estas persono de fremda lando, rifuĝinta pro politikaj aŭ religiaj persekutoj.]]></description>
juĝi
            <description><![CDATA[1. Decidi laŭleĝe, ĉu iu estas kulpa aŭ ne:
Pri propra afero neniu juĝas libere.
Venos ŝtelisto al la juĝisto.
Kontraŭ nehavo eĉ juĝo silentas.
Li jam dek jarojn sidas sur la juĝista seĝo.
Pli valoras interkonsento, ol juĝa dokumento.
Dum la juĝado la akuzita persono silentis.
La juĝistaro aljuĝis al mi domon.
2. Esprimi opinion, per kiu oni aprobas aŭ malaprobas iun aŭ ion:
Ne juĝu pri afero laŭ ĝia ekstero.
Kiom da juĝantoj, tiom da juĝoj.
Li ankoraŭ ne legis la libron, sed antaŭjuĝas ĝin.
3. Esprimi pri io aŭ iu opinion kun la celo kondamni:
Ne juĝu, tiam vi ne estos juĝata.
Ebriulon kaj malsaĝulon oni ne juĝas.
Ili proponis la filmon al la prijuĝo de la publiko.]]></description>
gardi
            <description><![CDATA[1. Zorgi, ke ies vivo ne venu en danĝeron:
La prezidenton gardis eĉ kelkaj korpogardistoj.
Gardatan ŝafon eĉ lupo timas.
Post la falo oni fariĝas singarda.
La knabo nesingarde trakuris tra la strato.
2. Zorgi, por evitigi al iu malbonon:
La hundo bone gardis lin.
Sen rigardo, sen gardo.
Singardeman Dio gardas.
3. Zorgi, ke io restu bonstata, ne difektiĝu:
La ĉefo tute ne gardas niajn interesojn.
Tiu komitato ekzistas por la gardado de la interesoj de la tuta Esperantistaro.
Oni priŝtelas ne riĉulon, sed sengardulon.
La noktogardisto ne aŭdis la ŝtelistojn.
4. Zorgi, ke iu ne forkuru, ne kaŭzu danĝeron:
La gardisto de la malliberejo gardis la krimulojn.
Gardu vin du baroj: lipoj kaj dentaroj.
5. Ŝirmi, evitigi danĝeron aŭ malbonon:
La ĉapelo gardis mian kapon kontraŭ la suno.
Dubo gardas kontraŭ risko.
La vakcino ne antaŭgardos de tiu malsano! 
6. Teni nedifektita aŭ neŝanĝita:
Mi ĉiam gardos tiun sekreton!
Gardu kandelon por la nokto.
7. Observi, ne forgesi aplikadon de io:
Gardu miajn vortojn en via memoro.]]></description>
sopiri
            <description><![CDATA[1. Senti bedaŭron pro io aŭ iu perdita kaj fortan deziron retrovi la perditaĵon:
Estante en fremdaj landoj mi ĉiam sopiras al la patrolando.
Lupo sopiras, al arbaro sin tiras.
La sopiro al la patrujo konsumis min.
Ŝiaj sopiraj ĝemoj min malgajigis.
Ĉu vin denove ekregis hejmosopiro?
2. Malĝoji pro la manko de io, kion oni deziregas akiri:
Li tre sopiras je belega aŭto.
Ĉiuj sciis lian sopiradon atingi ĉiam pli altajn celojn.
La infano rigardis sopire al la ludilo en la butiko.]]></description>
vero
            <description><![CDATA[1. Tio, kio estas konforma al la ekzistantaj faktoj, al la realaĵo:
Mi diris veron al vi!
La tempo ĉiam malkaŝas la veron.
Vi estas vera amiko.
Mi vere nenion scias!
Li ne dubis pri vereco de miaj vortoj, ĉar mi estas verema (inklina ĉiam diri la veron).
Ĉiuj scias, ke vi estas verama kaj instruas laŭ vero.
La profetaĵo de sorĉistino ne veriĝis.
Iom da malvero ne estas danĝero.
La pentraĵo estas vivovera (tiel vera, kiel la vivo mem).]]></description>
kraĉi
            <description><![CDATA[1. Elĵeti salivon el la buŝo per rapida, vola elspiro:
La knabo malĝentile parolis kaj kraĉis sur la teron.
En puton ne kraĉu, ĉar vi trinki bezonos. 
Kiu supren kraĉon ĵetas, sian barbon al ĝi submetas.
Li kraĉetas parolante (nevole elĵetas saliverojn).
Mi diris mian opinion kaj ne timis insultojn kaj kraĉadon.
2. Elĵeti:
Ĉu vi vidis, kiel Vezuvio kraĉis la fajron?
Ĉiudimanĉe la urbo kvazaŭ elkraĉas sian tutan loĝantaron en la ĉirkaŭaĵon.]]></description>
tusi
            <description><![CDATA[1. Subite, spasme kaj brue elspiri:
Mi tusas pro malvarmumo.
Tuso kaj amo ne estas kaŝeblaj.
Mi ne povas reteni konstantan tusadon.
Trinku antitusan siropon kaj vi baldaŭ saniĝos.
2. Intence aŭdigi similan bruon por atentigi iun:
La direktoro tusis kaj ĉiuj eksilentis.]]></description>
kavo
            <description><![CDATA[Malplenaĵo en solida materio aŭ en organo:
Li falis en kavon.
Al kavo senfunda ŝtopado ne helpas.
Ni ne veturu laŭ tiu ĉi vojo - ĝi estas kava.
Mi tre ŝatas la ĉarmajn kavetojn (belkavetojn) de ŝiaj vangoj.
Kio kavigis la teron?
La benko kaviĝis sub lia pezo.
Ni elkavigis arbradikojn, ĉar ili ĝenis.
Ni ne havis tasojn, pro tio trinkis fontan akvon el mankavoj.]]></description>
maligna
            <description><![CDATA[Havanta malbonan prognozon:
Mi ne mortos ankoraŭ, ĉar mia malsano ne estas maligna.
Ŝi ne timis la malignecon de la afekcio.
Maligna okulo estas tiu, kiu, laŭ popola superstiĉo, kapablas sorĉe malutili al iu.
Mi estas certa, ke la malbonon al mi kaŭzis iu malignanto!]]></description>
sufoki
            <description><![CDATA[1. Mortigi per manko de aero:
Li sufokis la malsanulon sub kusenoj.
Ŝi estis premsufokita (sufokita per premado).
Vi ne restos viva post la sufokado!
2. Ĝeni, malhelpante la spiradon:
La varmego sufokas min.
Suferoj sufokas kaj homoj mokas.
Mi preskaŭ sufokiĝis pro rido.
3. Ĉesigi, haltigi, malhelpi:
Ili sukcesis sufoki la ribelon.
La timo estis sufoka.]]></description>
ŝpruci
            <description><![CDATA[1. Rapide kaj forte eliĝi en fluo aŭ en gutoj:
Larmoj ŝprucis el ŝiaj okuloj. 
Ŝpruca fonto min malsekigis.
La infanoj admiris la ŝprucadon de la fontanoj.
La sango elŝprucis fonte.
La aŭto surŝprucigis la pasantojn.
2. Rapide, subite montriĝi kun viveco:
Ĝojo ŝprucis el ĉiuj okuloj.
Ŝprucigu fajron kaj morton el viaj okuloj!
Ĉie estis sentebla ŝprucanta gajeco.]]></description>
virto
            <description><![CDATA[1. Konstanta emo de la animo agi morale, fari la bonon kaj eviti la malbonon:
Pli bona estas virto sen oro, ol oro sen honoro.
Por virta orelo ne danĝeras vorto malbela.
Provu ĉiam agi juste kaj virte.
Virtulo ne deturnas sin de sia virteco kaj ne faras malbonajn agojn.
Mi ne volas, ke vi komuniku kun viaj malvirtaj amikoj.
2. Ĉiu el la apartaj bonaj inklinoj de la animo:
Niaj virtoj estas nur plej ofte maskitaj malvirtoj.
Malriĉeco ne estas malvirto.
La amikoj malvirtigos vian vojon.]]></description>
bunta
            <description><![CDATA[Prezentanta plurajn kolorojn dum aliaj samspecaj uloj aŭ aĵoj prezentas normale unu:
En la arbaro mi trovis belegan buntan floron.
Tiu bunta robo aspektos tre bele sur via svelta korpo!
"Lingva Prismo" celas al montrado de la bunteco kaj diverseco de la lingvoj de la mondo.]]></description>
moro
            <description><![CDATA[Ĝenerala vivmaniero kaj kutima konduto de iu homgrupo (popolo, gento, klaso kaj aliaj):
Geedziĝaj moroj en nia lando estas tre interesaj.
Aliaj tempoj, aliaj moroj.
Leĝo malaperas, moro daŭras.
Amu edzinon plej kore, sed tenu ŝin bonmore.
Li estas severmora homo.
Moristo observas kaj priskribas la morojn tiaj, kiaj ili estas.
Mi legis primoran romanon.]]></description>
malica
            <description><![CDATA[1. Konscie malbonfarema kontraŭ aliaj, deziranta malutilon kaj malfeliĉon al la aliaj:
Ŝia koro estas malica.
Li ĝojis pri mia malfeliĉo kaj ridis malice.
Hej, maliceta infano, ĉesu mokpetoli!
Kiu intencas fari malbonon, tiun oni nomas maliculo.
2. Farata kun deziro malutili al iu, malfeliĉigi iun:
Ni eksciis pri viaj malicaj intencoj.
Kiu havas malican celon, ofte perdas sian propran felon.
Ne ekzistas juneco sen kapricoj, nek maljuneco sen malicoj.
Ĉiuj intrigoj kaj malicaĵoj estis forgesitaj.]]></description>
kontesti
            <description><![CDATA[Diskute malakcepti aserton, postulon aŭ establitan situacion:
Tiun fakton ni ne povas kontesti.
La kontestantaj studentoj kolerigis la lektoron.
La kontestado ne daŭris longe, ĉar ni promesis plibonigi la situacion.
Ili havas nekontesteblajn pruvojn, ke mi faris tiun krimon.
Kontestemaj laboristoj estis eksigitaj de siaj postenoj.]]></description>
kateno
            <description><![CDATA[1. Fortika ĉeno, uzata por ligi malliberulojn kaj malhelpi ilin forkuri:
Ili vidis la malbonan homon en la katenoj.
Aŭ ministran postenon, aŭ pundoman katenon.
Ni alkatenis la hundon al la pordo.
La krimulo estis katenita per mankateno.
Li malkatenis la sklavon.
2. Tio, kio malhelpas agadi, forkuri ktp:
Ni havas katenojn sur la piedoj (ni ne rajtas forlasi nian laboron).
Kiu donacon prenas, tiu sin katenas.
Tro rapida edziĝo - porĉiama kateniĝo.
Tio danĝere enkatenigas la lingvon!]]></description>
bulteno
            <description><![CDATA[Perioda, ne ĉiam regule aperanta informilo de ŝtato, de societo, de fakuloj ks:
Kiam aperis la unua elektronika bulteno pri Esperanto?
La ĉi-jara bulteno pri la procesoj montras grandajn ŝanĝojn.
Mi eksciis de meteologia bulteno, ke morgaŭ pluvos.
Bultenejo estas komputila sistemo, al kiu uzantoj konektiĝas por legi informojn kaj lasi mesaĝojn.]]></description>
proceso
            <description><![CDATA[1. Juĝafero, jure submetita al tribunalo:
Ni gajnis la proceson.
Komenciĝis proceso, mono fluas sen ĉeso.
Ŝi procesos kontraŭ li pri kompenso de la perdoj.
Li havas monon kaj estas procesema, pro tio li ne timas procesi.
2. Procezo:
Tiu proceso de unuformiĝado iros en la lingvo internacia multe pli rapide.]]></description>
establi
            <description><![CDATA[Fondi kaj aranĝi organizaĵon por ke ĝi povu funkcii kaj daŭri:
Ni decidis establi la firmaon.
Ĉu vi akceptos min en vian establon kiel sekretarion?
Kie estas la establejo de via funkcianta organizaĵo?
Rapide establiĝis preskaŭ totala tutmondiĝo de la ekonomio.]]></description>
mendi
            <description><![CDATA[Postuli, ke iu faru ian poste pagotan servon aŭ liveru ian poste pagotan komercaĵon:
Ni mendis ĉambron en la hotelo.
Li mendis kotleton en la restoracio.
Sciencon oni ne mendas, klerecon oni ne vendas.
Ĉi-monate ni ricevis multajn mendojn.
Vi devas plenigi la mendilon.
Ni antaŭmendos tiun libron (mendos ĝin antaŭ la eldono).]]></description>
obskura
            <description><![CDATA[1. Malluma, ne ebliganta klaran vidon:
La ĉambro estis obskura kaj ni nenion povis vidi.
Ĉiu ja, eĉ en obskuro, trafas.
La ĉielo obskuras pro la nuboj.
2. Nekonata, senfama:
Li estis obskura verkisto.
Mi estas nekontenta pri mia obskureco kaj pro tio decidis iĝi fama.]]></description>
respekto
            <description><![CDATA[1. Sento, kiun oni havas pri la alta kvalito de io, kaj kiu igas onin eviti atenci aŭ spiti ĝin:
Al moroj ni devas rilati kun la plej granda respekto.
Kiu groŝon ne respektas, riĉecon ne kolektas.
Vi malrespektis la reĝan majeston kaj vi estos punita!
2. Sento de profunda estimo, kiun oni havas antaŭ persono pro ties supera karaktero aŭ rango:
Ŝi salutis min kun granda respekto.
Rangeto rangon respektu, modestan lokon elektu.
Li faris respektan saluton.
Ili prezentis sian respektegon al la reĝo.
Tiu respektinda virino helpis al mi.]]></description>
makulo
            <description><![CDATA[1. Malpura aŭ difekta loko sur io:
De kie aperis tiu makulo sur via ĉemizo?
Eĉ sur la suno troviĝas makuloj.
Kara patrino, ne koleru, ja tio estas nur makuleto.
2. Natura kolora punkto:
La kvanto de sunaj makuloj (sunmakuloj) konstante pligrandiĝas.
Oni lin konas, kiel blankan lupon; kiel makulharan hundon; kiel malbonan moneron.
La felo de mia hundo estas makula.
3. Malbona parto, difekta punkto:
Neniu sanktulo estas sen makulo.
Ŝuldo ne makulas, sed pagon postulas.
Konscienco senmakula estas kuseno plej mola.]]></description>
pardoni
            <description><![CDATA[1. Rezigni punon aŭ venĝon pro suferita ofendo aŭ maljustaĵo:
Mi neniam pardonos al li lian kulpon!
Kontraŭ peko prediku, sed pekinton pardonu.
Fajron estingas akvo, pekon pardono.
Pardonemeco superas justecon.
Lia krimo estas nepardonebla.
Per bono kaj vero pardoniĝas peko.
2. Toleri ion senkolere:
Pardonu, ĉu vi povus doni al mi la salujon?
Pardonu, ke mi ne telefonis al vi.]]></description>
tra ra ra
            <description><![CDATA[Onomatopeo, imitanta:
1. Rapidan senĉesan babiladon:
Tra ra ra! Mi ne povas kompreni kion vi diras, parolu malpli rapide.
Ni iom drinkis kaj komenciĝis tra ra ra.
2. Bruon de rapida marŝo aŭ galopo:
Mi aŭdis, kiel ili marŝis sur la strato - tra ra ra, tra ra ra...
3. Senpaciencan rifuzon plu aŭskulti:
Tra ra ra! Mi nenion volas aŭdi.]]></description>
dirlididi
            <description><![CDATA[Interjekcio, uzata por montri, ke oni rigardas la ĵus diritan aferon bagatela:
Dirlididi! Por mi tio ne estas grava.
Dirlididi! Pri tio mi ne zorgas. Tio ne estas problemo.]]></description>
suferi
            <description><![CDATA[1. Senti, elporti fizikan doloron:
Kapo pekas, piedoj suferas.
Ne ĉiam daŭras malbona vetero, ne ĉiam daŭras homa sufero.
Suferego min atakis.
La operacio estis sensufera.
2. Troviĝi en malagrabla, ĝena, turmenta stato pro ia kaŭzo:
La popolo suferas pro manko de akvo.
Nur suferinto ŝatas feliĉon.
Malsato malfortigas, ŝuldo suferigas.
3. Esti trafita de difekto, damaĝo; malprosperi:
Nia firmao suferis de granda krizo.
4. Elporti, dolore sperti:
Multaj homoj suferas malsaton.
Ankaŭ diablo tondron suferos.
5. Ricevi la efikon de ago, esti trafita de okazaĵo:
La konferenco suferis interrompon (estis interrompita).]]></description>
adjudiki
            <description><![CDATA[Proponi kontrakton pri laboro, livero ks al konkurencantoj, ordinare kun la antaŭa kondiĉo, ke la akiranto estos tiu, kies prezoj estos la plej favoraj:
La urba registaro adjudikis la konstruon de la ponto.
Adjudikado de publikaj laboraĵoj estas tre popularaj en nia lando.
La adjudikanto estas la ŝtata administracio.
La adjudikatoj proponis multe da mono por niaj servoj.]]></description>
ŝminko
            <description><![CDATA[Kolora ŝmiraĵo, uzata precipe de virinoj, aktoroj ks, por refreŝigi aŭ intensigi la vizaĝkoloron, la trajtojn ktp:
Vi estas tre bela kaj eĉ ne devas uzi ŝminkon.
Ŝi neniam ŝminkas sin, sed ĉiam aspektas ĉarme.
La haŭto de la aktoroj estis ŝminkitaj.
La filmeja ŝminkado estas diferenca de la teatra.
Ni invitos la plej faman ŝminkiston por ŝminki niajn aktorojn.]]></description>
palpi
            <description><![CDATA[1. Tuŝi per la mano por esplori:
La bebo ĉion palpas kaj tiamaniere esploras la mondon.
Palpi al iu la pulson.
Estis mallume en la ĉambro kaj mi devis palpe serĉadi la vojon.
Palpado helpis al kuracisto diagnozi la malsanon.
La vento estas sentebla sed ne palpebla.
Mi vidis, ke li ion fuŝpalpis en sia sako.
2. Karesi per la mano:
Eĉ ne pensu palpi min!
Mi ne ŝatas la palpistojn (homojn, kiuj ŝatas palpi).]]></description>
majesta
            <description><![CDATA[Inspiranta admiran respekton pro sia impona aspekto aŭ dignoplenaj manieroj:
Li estas majesta kiel reĝo.
Kapo majesta, sed cerbo modesta.
La cigno majeste etendis siajn flugilojn.
Vi malrespektas la majeston de la Leĝo!]]></description>
parenco
            <description><![CDATA[Homo, havanta kun alia persono komunan antaŭulon, aŭ havanta analogan rilaton, fiksitan de la moroj kaj/aŭ de sociaj leĝoj:
Mi ofte vizitas miajn parencojn.
Malriĉulo parencojn ne havas.
Preskaŭ ĉiuj loĝantoj de nia vilaĝeto estas parencaj inter si.
Ĉi tiuj lingvoj estas similaj, ĉar ili estas parencaj.
Riĉulo havas grandan parencaron.
Ni parenciĝis, ĉar niaj infanoj geedziĝis.
Iliaj trajtoj montras ilian parencecon.
Ĉiuj parencoj de mia edzino estas miaj boparencoj.]]></description>